S-ro
Zhao Dezun estas unu el la plej aghaj reprezentantoj de la
16-a kongreso de la partio. Li partoprenis la Sepan Kongreson
de KPCh kaj funkciis iam kiel gvidanto de Heilongjiang-provinco.
Antau 17 jaroj li emeritighis, sed nun farighis reprezentanto
de la 16-a kongreso.
Kvankam li veturis la tutan nokton trajne, tamen
li aspektis neniom laca. Li estas grizhara, tamen viglpensa.
Kun granda ghojo li diris: "La plej grava tasko de nia
kongreso estas unuigi la penson unue de la tuta partio kaj
due de la tutlanda popolo. Kun unuigita penso ni povas ellabori
bonan programon kaj celon por granda afero."
Kun ghojo li rememoris la 7-an kongreson de la
partio: "En la 7-a kongreso la partio decidis preni Maozedong-penson
kiel la gvidan penson de la partio, kio unuigis la volon de
la tuta partio kaj dank' al tio la partia afero eniris en
la tute novan periodon, kaj sub ghia gvido la popolo liberigis
la tutan landon." Post la 7-a kongreso sub lia gvido
la kadra regimento rapide direktis sin de Yan'an al la Nordoriento
de Chinio kaj tie kreis bazlokon. Li faris grandan kontribuon
al liberigo de la Nordoriento kaj la tuta lando.
S-ro Zhao membrigis al la partio antau 67 jaroj.
Post emeritigho li daure prizorgis la popolan vivon. Li diris:
"Nun mi min okupas pri la laboro por maljunuloj kaj ankau
zorgas pri kresko de la juna generacio." Oni diris, ke
en tiuj jaroj li jam donacis 100 mil juanojn al la Projekto
Espero (por helpi malrichajn infanojn en lernado). Li diris
al siaj gefiloj: "Mi ne preparis al vi richigan nek oficistigan
vojon. Mi postlasos al vi neniun richajhon. Mi postlasos al
vi nur la revoluciajn spiriton kaj tradicion. Mi originis
de suferoplena medio kaj forlasos tiun chi mondon honeste.
Mi faros nenion kontrauleghan por privataj interesoj, char
mi estas komunisto!"
En la 16-a kongreso Zhao estas tre vigla. Li
diris: "Tio estas la unua kongreso de nia partio en la
nova jarcento. Nia partio kaj patrio trovighas en la nova
periodo de disvolvigho kaj bezonas unuigitan penson. La grava
penso de la 'tri reprezentoj' ja estas farita lau la shanghigho
de la china kaj internacia situacioj por kontentigi la bezonon
de nia moderniga konstruado. Tutkore servi al la popolo estas
principo de nia partio. Unuiginte la penson de la tuta partio
en tiu chi kongreso ni gvidos la tutlandan popolon en plenumo
de granda afero, t.e. kontruado de bonhava socio kaj realigo
de la granda reprosperigho de la china nacio."
Zhao shatas kanti la kanton "Sen kompartio
ne estus nova Chinio". Li diris: "Sen kompartio
ne estus nova Chinio kaj en la nova jarcento sen kompartio
ne estus moderna Chinio. Mi estas fidoplena pri nia partio."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|