Facetoj de la popola vivo

de CHEN TIAN

"Eniri en bonhavan socion" estis celo difinita en la 15-a Tutlanda Kongreso de KPCh en 1997, kaj nun la celo estis atingita. De antau 20 jaroj, la ekonomio de Chinio kreskis meze je 9% chiujare. En la unuaj 80-aj jaroj la china registaro difinis la celon, ke la totala enlanda produktovaloro de Chinio kvaroblighos en la fino de la 20-a jarcento. En 1995 la totala enlanda produktovaloro de Chinio jam kvaroblighis kompare kun tiu de 1980. En 1997 la pokapa totala enlanda produktovaloro de chinoj kvaroblighis. En la fino de 2000 la pokapa totala enlanda produktovaloro jam superis 800 usonajn dolarojn, kaj tio signifas, ke la popola vivo ghenerale atingis la gravan markon por bonhava socio.

Shanghigho en konsumado

De la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento la chinoj havis la kutimon nomi kelkajn longeuzeblajn konsumajhojn "kvar luksajhoj", kaj tio estis marko de richeco kaj pozicio de homoj en la socio.

Tiam la popola vivo trovighis en kompare malalta nivelo, kaj biciklo, kudromashino, brakhorlogho kaj radioricevilo estis "kvar luksajhoj" dum chirkau la 30 jaroj. Tiam biciklo kostis chirkau 200 juanojn, sed tiu sumo jam estis 5-6-obloj de la monata salajro de ordinara laboristo, kaj cetere oni vendis biciklojn nur al posedantoj de kuponoj. Sed de la 80-aj jaroj la konsisto de la "kvar luksajhoj" jam farighis fridujo, kolora televidilo, lavatoro kaj magnetofono. Tio signifas, ke la konsuma nivelo de chinoj jam atingis mil juanojn. Tiam kolora televidilo kun ekrano de 21 coloj kostis chirkau 3 mil juanojn, egale al salajro de pli ol 2 jaroj por unu persono. Sed en la postaj 90-aj jaroj la "kvar luksajhoj" farighis klimatizilo, komputoro, poshtelefono kaj automobilo. Por acheti koloran televidilon kun ekrano de 21 coloj ordnara laboristo devis pagi salajron de nur 1-2 monatoj, kaj unumonata salajro sufichas por acheti 3-4 biciklojn. Krome pli kaj pli multaj homoj jam havas auton.

En la nova jarcento la chinoj pli akcentas personecon kaj ghuon en la konsumado. Restoracioj estas frekventataj de ordinaraj chinoj kaj oni pli multe akcentas personan shaton en vestado. De tempo al tempo aperas novaj tipoj de televidilo, klimatizilo, poshtelefono kaj komputoro, kaj la homoj akcentas bonan kvaliton de varoj kaj la servon post vendo.

Shanghigho en trafiko

Rapidigo de trajnoj multe shanghis la vivon de la homoj. Kamparano Hu Sihai de Jiangxi-provinco multe profitis el tio.

Hu estas krabobredisto en Jiangxi-provinco. En 1996 li investis krabobredadon en akvejo kun areo de 130 hektaroj. Li multe bredis krabojn, sed malmulte prifitis pro morto de kraboj post longa transportado.

Li diris al mi: "Antaue ni bezonis 17-18 horojn por atingi Shanhajon. En 1997 mi kunportis mil kilogramojn da kraboj al Shanhajo kaj en la tria manteno duono de la kraboj mortis. Kia perdo!"

Hu sentis la koron tranchata kaj intencis chesigi negocon de kraboj. Ghuste tiam oni kvarfoje altigis la rapidecon de trajnoj. Nun li bezonas nur 10 horojn por veni al Shanhajo kaj en la sekvanta mateno li povas elvendi la alportitajn krabojn.

Hu diris, ke en la chefsezono de rikolto li kaj lia tuta familio kaj ankau dungitoj multe penis por kapti krabojn. Chi-jare li vendis jam pli ol 3 mil kilogramojn da kraboj en Shanhajo kontrau pli ol 200 mil juanoj. Lia negoco farighis pli kaj pli granda kaj lia bredejo grandighis de 130 al 330 hektaroj. Nun li planas vendi krabojn en Pekino kaj Kantono.

Shanghigho en koncepto

En la lastaj pli ol 20 jaroj multe levighis la enspezo de la chinoj. En 1981 la urbanoj enspezis meze po 476 juanojn, kaj la kamparanoj - 213 juanojn. En 2000 la pokapa enspezo de la urbanoj estis 6280 juanoj, 13.19-obloj de tiu en 1981; kaj tiu de la kamparanoj - 2252 juanoj, 10.58-obloj de tiu en 1981. Post dekalkulo de kresko de prezo de varoj, la efektiva pokapa enspezo de la urbanoj kreskis je 9 obloj kaj tiu de la kamparanoj - 7 obloj.

Samtempe kun stabila kresko de enspezo, la chinoj ekhavis siajn proprietajhojn, kio estis neebla antau 20 jaroj. La chefa el la proprietajhoj estas domo.

En la fino de 1999, 77% de la urbanoj havis privatan domon, dum en la kamparo la konstruado de domoj iris en pli kaj pli granda vigleco. La investo por domkonstruado plenumita en 1999 superis 200 miliardojn da juanoj.

De 1997 la China Popola Banko jam 8-foje malaltigis la interezon de mondepono kaj komencis imposti la interezon de plasita mono, sed la homoj restas fervoraj en monplaso. Ghis la fino de majo de 2002 la totala sumo de plasita mono de civitanoj superis 8 mil miliardojn da juanoj. Sed en 1995 la sumo estis malpli ol 3 mil miliardoj da juanoj. Samtempe la homoj komencis investi al akcio, obligacio k.a.

Senchese shanghighis la koncepto de homoj en konsumado, kion evidente pruvis konsumado je domo kaj auto. En 2001 la sumo de venditaj domoj kreskis je 40%. Negoco de domo stimulis domdekoradon kaj manufakturadon de mebloj kaj hejmaj elektraj aparatoj. La sumo de autonegoco kreskis je 20% en tiu jaro, kaj duono el la achetitaj autoj estas privataj.

Krome pli kaj pli furoris turismo kaj feria konsumo. Antau la reformado kaj pordomalfermo, turismo de Chinio servis preskau ekskluzive al fremdlandanoj. La chinoj atentis nur minimuman vivtenadon kaj ne kuraghis revi pri turismo. Sed nun turismo farighis pli kaj pli populara por la chinoj. Enketo raportis, ke en 2000 turismo konsistigis 15 % de la terciara industrio. De la 1-a ghis la 7-a de majo de 2001, 73.76 milionoj da homoj faris turismon kaj elspezis 28.8 miliardojn da juanoj. Tio kreis la terminon "feria konsumo".

Pli kaj pli multaj chinoj intencas turismi eksterlande. Chirkau la Unua de Majo de 2001 cent mil chinoj turisme vojaghis ekterlanden.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!