 En 
                    la 10-a de novembro okazis gazetara konferenco de la 16-a 
                    kongreso de KPCh en la hotelo Media. La estro de la Shtata 
                    Disvolva kaj Planiza Komisiono Zeng Peiyan kaj la estro de 
                    la Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono Li Rongrong respektive 
                    konigis la progreson de la ekonomio kaj socio de Chinio kaj 
                    respondis la demandojn de jhurnalistoj.
                   Zeng Peiyan diris, ke dum la 13 jaroj post la 
                    Kvara Plena Sesio de la 13-a Centra Komitato de KPCh la totala 
                    enlanda produktovaloro de Chinio kreskis meznombre je 9.3% 
                    chiujare. La ekonomia kaj sinteza forto de Chinio eniris en 
                    novan periodon kaj ghia totala ekonomia kvanto okupis la unuan 
                    lokon inter la disvolvighantaj landoj; ghia reformado de merkata 
                    ekonomio ricevis grandan progreson; ghi starigis rudimentan 
                    socialisman merkatan sistemon kaj disvolvis ekonomion malferman 
                    al la mondo; kaj ghiaj sciencoj, eduko kaj diversaj sociaj 
                    aferoj plu progresis.
                    Li 
                    Rongrong diris, ke de post 1989 la china industrio havis grandan 
                    progreson. La situacio de manko de multe da industriaj produktajhoj 
                    shanghighis, la industria ekonomio rapide kreskis, la industria 
                    kvalito kaj efiko rimarkinde altighis kaj la industria sistemo 
                    plu plibonighis. La shtataj entreprenoj akiris efektivan progreson 
                    en reformado, la nombro de la shtataj entreprenoj malkreskis 
                    de 102. 3 mil al 46.8 mil kaj la profito atingis 238.9 miliardojn 
                    da juanoj (1 usona dolaro egalas 8.26 juanojn). 
                   La konferenco partoprenis ch. 300 jhurnalistoj 
                    de Chinio kaj aliaj landoj.
                   Ni 
                    tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
                     
                    
                   |