Nia laboro en la pasintaj 5 jaroj kaj fundamenta sperto en la 13 jaroj

En la pasintaj 5 jaroj post la 15-a kongreso ni akiris grandajn sukcesojn en reformado, disvolvo kaj stabiligo, internaj kaj eksteraj aferoj, nacidefendo kaj administrado de la partio, shtato kaj armeo.

Niaj sukcesoj en la pasintaj 5 jaroj estis akiritaj surbaze de la reformado kaj pordmalfermo kaj precipe dank' al la praktiko post la 4-a Plena Sesio de la 13-a Centra Komitato en 1989. En la pasintaj 13 jaroj ni akiris gravajn atingojn kun historia signifo.

La praktiko en la pasintaj 13 jaroj profundigis nian komprenon pri jenaj problemoj: Kio estas socialismo? Kiel ni konstruu socialismon? Kia ni faru la partion? Kiamaniere ni konstruu ghin? En tiuj flankoj ni akumulis valoran sperton. Tio estas ke nia partio devas chiam reprezenti la postulon de disvolvo de avangardaj produktaj fortoj de Chinio, la direkton de ghia progresa kulturo kaj la fundamentajn interesojn de ghia vasta popolo. Tio estas nepra postulo por persiste teni kaj disvolvi socialismon kaj konsekvenca rezulto de nia partio en la diligenta serchado kaj granda praktiko.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!