|  
                    Por krei la novan situacion de socialisma afero 
                    kun chinaj trajtoj ni devas alte teni la grandan standardon 
                    de Dengxiaoping-teorio kaj firme praktiki la gravan penson 
                    de la "tri reprezentoj". Tio estas radiko de nia 
                    partio, bazo de ghia regado kaj fonto de ghia forto.
                    Por praktiki la gravan penson de la "tri 
                    reprezentoj" nia tuta partio devas chiam teni la animstaton 
                    samtakte progresi kun la epoko, kaj senchese disvolvi marksisman 
                    teorion; preni disvolvon kiel nian plej gravan taskon en la 
                    regado kaj konstruado kaj senchese krei novan situacion de 
                    la moderniga konstruado; kiel eble plej vaste mobilizi chiujn 
                    pozitivajn faktorojn por liveri freshajn fortojn al la granda 
                    reprosperigho de la china nacio; kaj fari la partian konstruadon 
                    per la spirito de reformado kaj senchese doni novan vivforton 
                    al la partia organismo.
                   Ni 
                    tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon! 
                    
                   |