Celo de la bonhava socio

Dank' al kuna penado de la tuta partio kaj chiuj nacioj, ni realigis la unuan kaj duan pashojn de la strategio de la moderniga konstruado kaj nun la popola vivo en la ghenerala stato jam atingis bonhavecon. Tio estas granda venko de la socialisma sistemo kaj nova mejloshtono en la evolua historio de la china nacio.

Ni devas scii, ke Chinio nun trovighas kaj dum longa tempo daure trovighos en la primara periodo de socialismo. La nuna bonhaveco estas malaltnivela, nekompleta kaj neekvilibra en la disvolvigho. La chefa kontraudiro en nia socio restos tiu inter la chiam kreskantaj materia kaj kultura bezonoj de la popolo kaj la postighinta socia produktado. Por firmigi kaj levi la bonhavecon ni devas fari longatempan kaj penigan laboron.

Rigardate en la tuto, la unuaj 20 jaroj de la 21-a jarcento estas grava strategia periodo, kiun ni nepre devas firme tenadi por fari grandajn aferojn. Post konstruado en tiu periodo kaj daura luktado en sekvantaj jardekoj ni povos fundamente realigi modernigon kaj fari Chinion potenca, demokratia kaj civilizita socialisma lando en la mezo de la nuna jarcento.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!