Ekonomia konstruado kaj reformado de ekonomia strukturo

Por konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj plej grave estas daure preni la ekonomian konstruadon kiel la centron, senchese liberigi kaj disvolvi la sociajn produktajn fortojn. La chefa tasko de la ekonomia konstruado en la unuaj dudek jaroj de la nuna jarcento estas perfektigi la ekonomian sistemon de socialisma merkato, akceli la strategian bonordigon de la ekonomia strukturo, fundamente realigi industriigon, energie akceli informadikon, rapidigi la modernigan konstruadon, garantii daure rapidan kaj sanan disvolvighon de la nacia ekonomio kaj senchese levi la nivelon de la popola vivo.

Pro tio ni devas plenumi 8 taskojn, t.e. iri la vojon de nova industriigo, plenenergie praktiki la strategion prosperigi la landon per sciencoj kaj eduko kaj daure disvolvi, plene prosperigi la kamparan ekonomion, rapidigi urbanizadon, energie disvolvi ekonomion de okcidenta Chinio, akceli la regionan ekonomian disvolvighon en harmonio, persisti kaj perfektigi la fundamentan ekonomian sistemon, profundigi reformadon de la administra sistemo de la shtata aktivo, kompletigi modernan merkatan sistemon, pliigi kaj perfektigi la makroskopan reguligon, daurigi la reformadon de distribuo, kompletigi la soci-garantian sistemon, firme teni la principon enkonduki kaj iri al la mondo, komplete levi la nivelon de pordmalfermo, chiamaniere pliigi la eblecon de enoficigo kaj senchese plibonigi la popolan vivon.


Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!