|  Disvolvi socialisman demokratian politikon kaj 
                    konstrui socialisman politikan civilizacion estas grava celo 
                    por konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj. Ni devas daure 
                    aktive kaj stabile fari la reformadon de politika sistemo, 
                    disvolvi la socialisman demokration, perfektigi la socialisman 
                    leghan sistemon, konstrui la socialisman leghsisteman shtaton, 
                    firmigi kaj disvolvi la politikan situacion, demokratian, 
                    unuecan, viglan, stabilan kaj harmonian.
                    Estas grave persisti en la partia gvidado, harmonie 
                    kombini la popolan mastradon kun laulegha regado de la lando. 
                    La Komunista Partio de Chinio estas gvida kerno de la socialisma 
                    afero kun chinaj trajtoj. La konstitucio kaj leghoj estas 
                    enkorpigho de la partia doktrino kaj popola volo. Ni devas 
                    fari chion rigore lau la leghoj. Neniu organizo kaj persono 
                    havas rajton superi la konstitucion kaj leghojn.
                    La chefa tasko de la politika konstruado kaj 
                    reformado de la politika sistemo ampleksas jenan enhavon: 
                    Persiste teni kaj perfektigi la socialisman demokratian sistemon, 
                    plifortigi la socialisman leghan konstruadon, reformi kaj 
                    perfektigi la gvidan kaj regan manierojn de la partio, reformi 
                    kaj perfektigi la decidan sistemon, profundigi reformadon 
                    de la administra, legha kaj personara sistemoj, plifortigi 
                    limigon kaj kontrolon de rajtoj kaj defendi la socian stabilon.
                   Ni 
                    tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!   |