Kultura konstruado kaj reformado de kultura sistemo

Por konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj estas necese plenenergie disvolvi la socialisman kulturon, konstrui la socialisman spiritan civilizacion. En la hodiaua mondo kulturo, ekonomio kaj politiko kunfandighas unu kun alia kaj ludas pli kaj pli grandan rolon en la konkurenco pri sinteza nacia forto. La tuta partio devas bone scii la strategian signifon de la kultura konstruado kaj akceli ghian prosperighon.

La chefa tasko de la kultura konstruado kaj reformado de kultura sistemo estas firme teni la direkton de la kultura progresado, disvolvi kaj kulturi nacian spiriton, intensigi la ideologian kaj moralan konstruadon, energie disvolvi edukadan kaj sciencajn aferojn, aktive disvolvi kulturajn entreprenojn kaj daure profundigi reformadon de la kultura sistemo.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!