Nacidefenda kaj armea konstruado

Plifortigi la nacian defendon estas strategia tasko de nia moderniga konstruado kaj grava garantio por defendi la stabilecon kaj unuecon de nia lando kaj konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj. Ni devas daurigi la politikon en harmonia disvolvo de la nacidefenda kaj ekonomia konstruado kaj surbaze de ekonomia disvolvigho akceli la nacidefendan kaj armean modernigon.

Ni devas meti la ideologian kaj politikan konstruadon sur la unuan lokon de la armea konstruado por chiam teni la karakteron, esencon kaj stilon de la popola armeo, senshanghe praktiki la fundamentan principon kaj sistemon, ke la partio gvidu la armeon, praktiki la militan strategian principon pri pozitiva defendo, levi la defendan kaj militan kapablon en altteknologiaj cirkonstancoj por konformighi al la shanghigho de la militaj aferoj de la mondo kaj praktiki la strategion pri armea potencigho per sciencoj kaj tekniko, pliigi la kvalitan konstruadon, kulturi grandnombrajn altkvalitajn kaj novtipajn militistojn kaj fari chion eblan por plenumi la historiajn taskojn en mekanikisma kaj informadika konstruado kaj efektivigi saltan disvolvon de la modernigo de la armeo.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!