"Unu lando kaj du sistemoj" kaj realigi la kompletan reunuighon de la patrio

Reveno de Hongkong kaj Makao al la patrio richigis la teorion kaj praktikon de la principo "unu lando kaj du sistemoj". Faktoj pruvis, ke la principo "unu lando kaj du sistemoj" estas ghusta kaj vivoplena. Ni senshanghe praktikas tiun principon kaj plenforte subtenas la chefojn kaj registarojn de la Hongkong-a kaj Maka-a Specialaj Administraj Distriktoj en ilia laboro por kune defendi kaj akceli la prosperon, stabilecon kaj disvolvighon de tiuj du lokoj.

Ni sukcese solvis la problemon pri Hongkong kaj Makao kaj daure klopodas por kiel eble plej rapide solvi la problemon pri Taiwan kaj plenumi la grandan aferon de reunuigho de la patrio. Persisti en la principo pri unu Chinio estas bazo por disvolvi la rilatojn inter la du flankoj de Taiwan-markolo kaj realigi la pacan reunuighon. En la mondo estas nur unu Chinio. La cheftero kaj Taiwan ambau apartenas al Chinio. Ni firme oponas kontrau chiuj absurdajhoj pri "sendependigho de Taiwan" "du Chinioj", "Unu Chinio kaj unu Taiwan".

Ni neniam promesas ne uzi armitajn fortojn chi-flanke, tamen tio ne direktighas al la Taiwan-a popolo, sed al la komploto de eksterlandaj fortoj en ilia interveno en la reunuighon de Chinio kaj splitigaj fortoj de Taiwan en sendependigho de Taiwan.

La shtato devas reunuighi, la nacio reprosperighi kaj la problemo pri Taiwan ne povas prokrastighi senfine. Ni firme kredas, ke dank' al kuna penado de la tuta china popolo la kompleta reunuigho de la patrio certe realighos.

 

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!