Internacia situacio kaj niaj eksterlandaj aferoj

Paco kaj disvolvigho daure restas la temo de nia epoko. Defendi la pacon kaj akceli disvolvighon koncernas la felichon de chiuj popoloj kaj estas ilia komuna deziro kaj ankau nerezistebla historia tajdo. Disvolvigho de la monda plurpolarizo kaj ekonomia tutmondigho portis shancojn kaj utilajn kondichojn por mondpaco kaj disvolvigho.

Malgrau shanghigho de la internacia situacio ni chiam praktikas la sendependan kaj memstaran pacan politikon en la eksteraj aferoj. La tasko de niaj eksteraj aferoj estas defendi la mondpacon por kuna disvolvigho.

Ni devas defendi la komunajn interesojn de la homaro lau la historia fluo, pledi por starigi justan, racian kaj novan internacian politikan kaj ekonomian ordon, defendi la diversecon de la mondo, stari por demokratio de la internaciaj rilatoj kaj diverseco de la disvolva modelo kaj oponi kontrau chiaspeca terorismo.

Ni daure plibonigos kaj disvolvos niajn rilatojn kun evoluintaj landoj kaj plifortigos la unuighon kaj kunlaboron kun la Tria Mondo, aktive partoprenos plurflankan diplomatian agadon, faros intershanghon kaj kunlaboron kun partioj kaj organizoj de chiuj landoj kaj regionoj, daure disvolvos popolan diplomation, intensigos kulturan intershanghon kun aliaj landoj, akcelos la popolan amikecon kaj disvolvighon de la shtataj rilatoj.


Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!