En nia granda multnacia lando estas necese plifortigi
kaj plibonigi la gvidon de la partio, plene akceli la grandan
novan projekton de la partia konstruado por koherigi la popolan
volon kaj fortojn, konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj
kaj akceli la socialisman modernigon.
La chefa tasko por intensigi kaj plibonigi la
partian gvidadon estas profunde lerni kaj praktiki la gravan
penson de la "tri reprezentoj", levi la marksisman
nivelon de la tuta partio, intensigi la administradon de la
partio, levi la nivelon de ghiaj gvidado kaj regado, persiste
teni kaj perfektigi la demokratian centralizismon, pliigi
la vivforton, unuecon kaj solidarecon de la partio, krei altkvalitan,
energian kaj ambician gvidantaron, bone fari la partian laboron
en la bazaj unuoj, intensigi ghian klasan kaj amasan bazon,
intensigi kaj plibonigi la konstruadon de la partia stilo
kaj profunde konduki la kontraukoruptan batalon.
La tuta partio kaj la tuta popolo de la lando
strikte unuighu chirkau la Centra Komitato de la partio, unuanime
kaj pene strebu al potencigho, senchese pushu la socialisman
aferon kun chinaj trajtoj antauen kaj kune kreu nian felichan
vivon kaj belan estontecon!
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|