|  En 
                    la inauguro de la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio 
                    de Chinio, en la nomo de la 15-a Centra Komitato de KPCh, 
                    Jiang Zemin faris raporton sub la titolo "Komplete konstrui 
                    bonhavan socion kaj krei novan situacion de socialisma afero 
                    kun chinaj trajtoj". La raporto vekis varman respondon 
                    de la tuta popolo kaj grandan atenton de fremdlandaj raportistoj 
                    en Pekino. 
                   Martin Fackler, raportisto de la usona Asociita 
                    Jhurnalismo, diris, ke lin plej forte impresis la enhavo pri 
                    opono kontrau korupto, ke la raporto akcente menciis, ke Chinio 
                    firme oponos kontrau korupto, preventos kaj firme punos ghin. 
                    Li diris: "Prezidanto Jiang diris, ke sen firma opono 
                    kontrau korupto, la sangaj interrilatoj de la partio kun la 
                    popolo estos serioze damaghitaj, la reganteco de la partio 
                    minacata, kaj la partio eble pereos per si mem. Interligi 
                    oponon kontrau korupto kun la sorto de la partio, tio plene 
                    montras la kategorian sintenon en tiu flanko."
                   Oliver August, chefo de la Pekina Buroo de la 
                    brita jhurnalo "La Tempoj", diris, ke en tiu raporto 
                    Chinio montras bonvenon al la neshtataj sektoroj de la ekonomio. 
                    Evidente la registaro, disvolvante publikajn sektorojn de 
                    la ekonomio, kuraghigos, subtenos kaj orientos la kreskon 
                    de nepublikaj ekonomiaj sektoroj. Antaue tio estis menciita, 
                    sed nuntempe tio estas pli konkreta kaj ripetata kiel strategia 
                    punkto de la nacio.
                   August diris, ke en la raporto Jiang Zemin apelaciis 
                    al la autoritatoj de Taiwan, ke "surbaze de la principo 
                    de unu Chinio, ni portempe flankenmetu kelkajn politikajn 
                    disputojn kaj kiel eble plej baldau rekomencu dialogon kaj 
                    intertraktadon". Jiang Zemin diris, ke la paca reunuigho 
                    estas aspirata de la tuta popolo de Chinio kaj ankau de la 
                    tuta mondo.
                   Kotera Matsuo, chefa raportisto de jhurnalo Akahata 
                    de la Japana Komunista Partio, diris, ke la raporto de Jiang 
                    Zemin estas malproksim-atinga kaj pragmata. La raporto montris 
                    la direkton de konstruo de china socialisma merkata ekonomio 
                    kaj menciis multajn problemojn koncernantajn ordinarajn chinojn, 
                    ekzemple helpo al malrichuloj kaj reenoficigo de laboruloj. 
                    Kotera Matsuo diris, ke li shatus vidi, kiel Chinio bone solvos 
                    tiujn problemojn.
                   Kotera Matsuo citis el la raporto: "Kiel 
                    ajn shanghighos la internacia situacio, Chinio sendevie persistos 
                    en memstara, sendependa kaj paca diplomatio. La celo de la 
                    diplomatia politiko de Chinio estas defendi la mondpacon kaj 
                    akceli komunan disvolvighon." Li kredas, ke Chinio bone 
                    kontribuos al la mondpaco kiel antaue.
                   Interese estis, ke kiam Kotera Matsuo eksciis, 
                    ke mi estas raportistino de www.china.com.cn, li diris kun 
                    rideto: "Do memoru la postulon en la raporto: Interreto 
                    devas esti grava pozicio por disvastigi avangradan kulturon 
                    ." 
                   Ni 
                    tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
                       |