En la urbeto Anrao de Tibeto estas lingva instruistino
Ciren Zhuoga, kiun chiuj shatas nomi panjo, chu junaj, chu
maljunaj. Shi estas reprezentanto de la 16-a Tutlanda Kongreso
de KPCh.
En
1977 shi diplomighis el la Tibeta Normala Instituto kaj venis
al elementa lernejo en la urbeto Anrao por instrui lingvon.
Shi laboris 25 jarojn en tiu malproksima izolita urbeto. Multaj
el shiaj instruitoj akiris premiojn en oratora konkurso, kaj
ankau shi estis plurfoje premiita. En 2001 shi estis honorita
de la Tutlanda Virina Federacio de Chinio kiel unu el la "Dek
Elstaraj Patrinoj de Chinio".
Antau 6 jaroj shia edzo forpasis kaj vivtenado
de la familio falis en grandan malfacilon. Shia unua filo,
kiu jhus komencis lernandon en mezlernejo, intencis chesigi
lernadon por shpari monon. Shi konsolis la filon: "Tio
estas mia afero, kaj mi prunteprenos monon por via lernado."
Dank' al shia kuraghigo, la filo lernis diligente kaj sukcesis
en enira ekzameno por supera mezlernejo en Pekino kaj poste
en tiu por universitato. Saman amon shi donis ankau al siaj
lernantoj. Dank' al shia prizorgo kaj monhelpo orfino Luosang
Quzhen finis lernadon en kolegio. Shi monhelpis ankau Gongjue
Quzhen kaj Cidan Zhuoga, kiuj preskau ne povis daurigi lernadon
pro malricheco de la familio. Shi donacis al ili po 600 juanojn
kaj poste ili eniris en universitaton. 95% de shiaj instruatoj
devenas de malrichaj kamparanaj au pashtistaj familioj. Kiam
ili ne povis pagi, shi chiam donacis al ili monon. Shi ne
memoras, kiom da infanoj shi helpis kaj kiom da mono shi donacis.
Shi ne bedauris pro tio kaj diris: "Mi estas richa, char
miaj instruitoj kreas richajhon por la patrolando."
Ciren Zhuoga ne nur monhelpas siajn lernantojn,
sed ankau amoplene prizorgas ilin en la chiutaga vivo. Antau
2 jaroj shia instruato Sangzhu venenighis de manghajho, kaj
la proksima hospitalo ne povis bone kuraci lin. Shi petveturis
per kamiono kaj portis Sangzhu al pli supera hospitalo pli
ol 100 kilometrojn for de shia hejmo. Shi flegis la infanon
plurajn tagnoktojn ghis la infano tute resanighis. Tio estis
la unua fojo de shia foresto de la lernejo.
En 2001 la lernejo translokighis. Pro manko de
mono la lernejo ne estis ekipita je kranakvo, kaj la lernantoj
devis iri longan vojon por akiri akvon. Shi donacis al la
lernejo 4000 juanojn kaj petis la lernejestron kune veturi
300 kilometrojn en unu tagnokto por acheti akvotubojn en Lhasa.
Reveninte, shi partoprenis en fosado de tero kaj instalado
de akvotuboj, kaj dank' al shia klopodado la lernejo fine
ekhavis kranakvon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|