|
Li
Changhe kaj liaj kamaradoj sur konstruejo
|
Longhe-rivero trairas en la Shizhu-a Tugja-nacia
Autonoma Gubernio de Chongqing. La 19-an de majo, 2002, Li Changhe,
vicestro de la Gubernia Teritoria kaj Dombiena Buroo, senhezite
ensaltis en la riveron por savi dronantan knabinon kaj oferis
sian vivon.
Che la rivero, kie viktimighis Li Changhe, oni
diris: "Tio estas rivero, kiun ni fosis sub gvido de
Li Changhe. Li estis klara, ke neniu povis viva eliri de la
tiea inundo."
Antauvespere de la unua de julio, che la 81-jara
datreveno de la naskigho de la Komunista Partio de Chinio,
la urbo Chongqing donis al li honoran titolon "bona kadro
realigantan la 'tri reprezentojn'" kaj "revolucia
martiro".
Sinofero
La 19-a de majo estis dimancho. En Shizhu-gubernio
falis pluvego en sinsekvaj tagoj. Sabate Li Changhe revenis
hejmen de kunveno. Matene de dimancho lia edzino audis, ke
li diris che telefono: "Mi iros tuj!" Kaj sen matenmanghi
li eldomighis. Che la foriro li diris al la edzino: "Mi
revenos tagmanghi."
Kune kun guberniaj gvidantoj li iris inspekti
Yucheng-digon. La digo ludas grandan rolon por bremsi inundon
en Shizhu-gubernio kaj ekspluati la teron. Ghi estis konstruita
por shanghi la fluejon de Longhe-rivero, la plej longa en
la gubernio. Li Changhe funkciis siatempe kiel chefkomandanto
de la konstruo.
Tiam la pluvo dauris. En la rivero ch. 80 m.
largha, la akva flukvanto estis 3 mil kubmetroj en sekundo.
Super la rivero kushas facila ponto. Je 60 m. for de la ponto
staras malgranda monto.
Je la 10-a horo, kiam la gvidantoj forlasis la
digon, He Zhifa, vicsekretario de la partia komitato de la
gubernio, kaj Li Changhe deziris inspekti trans la rivero.
Ili iris ch. 10 metrojn sur la ponto kaj He Zhifa sentis sin
malforta. Ili do revenis al la antaua bordo. He kaurighis
kun la dorso al la rivero por surmeti siajn shuojn, dum Li
tenis ombrelon malantau li.
La 53-jara He rakontis: "Mi audis, ke Li
Changhe subite kriis: 'Savu homon!'. Li forjhetis la ombrelon
kaj forkuris. Senhezite li sin jhetis en la akvon." Mezlernejanino
Ran Jianhua, kiu loghis proksime, dronis en la akvo kaj forportighis
de la torento.
Li Changhe naghis energie ch. 50 metrojn kaj
kiam li estis je 4 metroj for de la dronanto, ondo englutis
la knabinon. Li Changhe mansvingis en la akvo. "Ghuste
en tiu momento la knabino denove aperis sur la akvo. Vidinte
tion, Li Changhe senprokraste sin jhetis en la kirlon,"
daurigis He.
He Zhifa kuris lau la bordo kaj informis aliajn
homojn, kiuj antau kelkaj minutoj forlasis la lokon. Kuris
ankau la proksimaj loghantoj. Post du horoj, helpate de cento
da homoj, oni trovis ilin che la malsupra parto de la rivero,
sed ambau jam mortis.
Kora funebro al la heroo
La 22-an de majo, la gubernio okazigis funebran
kunvenon por Li Changhe. La funebradon cheestis 30 mil homoj,
t.e. preskau chiuj loghantoj eldomighis en la gubernia urbo.
Multaj korshire ploris. La larmoj de la popolanoj estis signo
de ilia amo al Li Changhe.
Efektive, tio ne estis la unua fojo por li en
savo de aliaj. Maje de la pasinta jaro li savis dronantan
shoforon en la sama loko de la rivero. Antau sia malmobilizigho
en 1998, sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho li servis en armeo
18 jarojn. Dum tiu tempo li plurfoje savis aliajn kaj trifoje
ricevis meritojn kaj 6-foje premiojn.
Lia kolego Yan Xuechang, kiu servis 18 jarojn
en la sama trupo kun Li Changhe, diris, ke foje en somero
de 1993 Li Changhe gvidis grupon da soldatoj manupilantaj
pneumatikajn drilojn en milita konstruejo. Subite li trovis,
ke falis tero de sur la tunela tegmento, li tuj haltigis la
driladon kaj laute kriis: "Tuj retirighu, baldau enfalos
la tegmento!" Tamen la drila bruado tute dronigis lian
kriadon. Li tuj sin jhetis antauen, forpushis kelkajn kamaradojn
kaj mem la lasta desaltis de la loko. Preskau en la sama momento
falis 100 kubmetroj da rokoj kaj tero. Roko trafis la kapon
kaj piedojn de Li Changhe, kiu svenis 4 tagojn en la hospitalo.
Pro tio lia dekstra piedo iomete kriplighis.
Alifoje en autobuso li batalis kontrau shtelisto,
kiu havis batilon en la mano. Li iam savis kamaradojn el akcidento
en milita ekzerco. Yan diris: "Li Changhe chiam agis
lau sia devokonscio al la socio. Ja ne estas hazarde, ke li
farighis heroo."
Honesta kaj modesta oficisto
|
Li
raportas al gvidanto pri konstruado de Yucheng-digo.
|
Li Changhe estas chiam fervora al la popolo kaj
entuziasma al la laboro. De decembro 2000, kiam komencighis
la unuaperioda konstruado de Yucheng-digo, li chiam laboris
sur la konstruejo. Li revenis hejmen por shanghi vestojn nur
unufoje chiusemajne. De la unua tago, kiam komencighis la
konstruado de la digo ghis lia viktimigho, en tiuj pli ol
500 tagoj li faris ekstran laboron egalan al tiu por 130 tagoj.
Lia edzino Sun Wenqin diris: "Li chiam laboris
sur la konstruejo escepte de kunveno kaj lernado." Lia
filino plendis: "En la ordinaraj tagoj mi malofte vidis
lin. En semajnofino li faris ekstran laboron kaj vespere,
kiam mi jam endormighis, li ankorau ne venis hejmen."
Li Changhe diris: "En la laboro mi devas
esti inda je miaj komunisteco kaj posteno."
Dum sia vivo li faris multon por la popolo, sed
malmulton por si mem kaj siaj familianoj. Li tre amis siajn
gepatrojn. Tamen lia lasta vizito al siaj gepatroj, kiuj loghas
en la sama gubernio, okazis februare. En lia chambro estis
neniu valorajho. Li kaj liaj familianoj vivis tre modeste,
ech iom mizere, sed al la popolo kaj laboro li montris sian
grandan entuziasmon kaj respondecon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|