Sincera amiko de la laboristoj

En Nagqu de Tibeto, Chinio, Dian Di estas homo bone konata kaj chiuj nomas lin persono tre intima al la laboristoj.

Intima amiko de la laboristoj

Dian Di estas baza gvidanto de la Shose-trafika Buroo de Nagqu. Li estas amata de la laboristoj ne pro sia ofico, sed pro sia fervora prizorgo de la laboristoj. "Maljunaj laboristoj faris grandan kontribuon al la konstruado de Tibeto. Ilia hodiauo estos nia morgauo," Dian Di ofte tiel diris. Li diris ankau: "Nun kvankam la entreprenoj mem respondecas pri siaj profito kaj deficito, tamen ni devas helpi ilin lau nia povo, kiam ili renkontas malfacilon."

Antau chiuj festotagoj Dian Di estas ege okupita. Li vizitas malrichajn familiojn por informighi pri ilia malfaciloj kaj chiamaniere elvringas monon por donaci al ili buteron, rizon, farunon, teon kaj aliajn chiutagajn bezonajhojn.

En 2001 iu laboristino malsanighis kaj enhospitalighis. Informighinte pri tio, Dian Di senhezite alrapidis al la hospitalo, kunportante buteron kaj aliajn urghe bezonatajn objektojn. Kiam li informighis, ke shia familio estas tre malricha, li tuj elposhigis 100 juanojn kaj donacis ilin al shi. Li diris: "Estu trankvila kaj bone kuracata chi tie. Ni certe helpos vin solvi la malfacilojn."

Por batali kontrau natura katastrofo

Nagqu estas loko ofte atakata de naturaj katastrofoj kaj la shoseoj facile damaghitaj. Vintre ili estas minacataj de negho kaj somere de inundo. Kie okazis katastrofo, tie oni vidis la figuron de Dian Di.

En frua somero de 2001, Dian Di revenis de Lhasa hejmen. Informighinte, ke la shoseo, por kiu respondecas la buroo de Dian Di, estis detruita de inundo, li tuj hastis al la loko kaj organizis dinamiti la monton kaj kune kun laboristoj konstruis vojeton en glacia rivero la tutan nokton. Kiam la vojeto pretighis, li falis de lacego kaj estis forportita de la torenta akvo. Estis feliche, ke la apudaj kolegoj rimarkis tion kaj savis lin.

En la sekvanta tago li denove sin jhetis en la riparadon de la shoseo. Oni konsilis al li ripozi, li tamen diris: "La plej grava tasko por ni estas ripari la shoseon en la plej mallonga tempo." Li laboris kune kun laboristoj pli ol 10 tagojn. Kiam la shoseo estis transdonita al trafiko, lia korpopezo malpliighis je 20 kg.

Fervore helpi malrichulojn

Dian Di naskighis en la familio de malricha pashtisto. Li havas simpatian koron al la malrichaj homoj. Li chiam rigardas helpon al malrichuloj kiel siajn devon kaj taskon, kaj ofte donacis monon kaj objektojn al malrichuloj. Li diris: "Bonhavighinte, ni ne devas preteratenti la malrichulojn. Ni havas devon helpi ilin."

Influate de li, ankau liaj kolegoj farighis helpemaj.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!