Gazetara konferenco de KPCh-kongreso pri soci-sekurigo kaj reenoficigo

La 11-an de novembro okazis la dua gazetara konferenco de KPCh-kongreso. La ministro de la Labora kaj Soci-sekuriga Ministerio de Chinio Zhang Zuoji kaj vicprezidanto de la China Ghenerala Laborista Sindikato Zhang Junjiu respektive konigis la situacion de soci-sekurigo kaj reenoficigo en Chinio.

Zhang Zuoji diris, ke de 1998 ghis la unua duonjaro de 2002 deoficighis pli ol 26 milionoj da laboruloj en Chinio, inter kiuj pli ol 17 milionoj trovis novan laboron post klopodo. Tio montras, ke la laborigaj strukturo kaj sistemo jam shanghighis kaj oni povas relabori per diversaj rimedoj.

Zhang Junjiu diris, ke ghis la fino de junio de 2002 oni starigis 1.658 milionojn da bazaj laboristaj sindikatoj kun 130 milionoj da membroj.

Nun la laboristaj sindikatoj de diversaj niveloj fervore helpas malrichajn laborulojn. Ili donas al ili monhelpon por garantii ilian minimuman vivnivelon kaj antauenpushas reformadon de soci-asekura sistemo.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!