Gazetara konferenco de la 16-a kongreso de KPCh pri disvolvo de okcidenta Chinio

La 12-an de novembro okazis la tria gazetara konferenco de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh pri disvolvo de okcidenta Chinio.

Li Zibin, vicestro de la oficejo pri disvolvo de okcidenta Chinio sub la Shtata Konsilantaro de Chinio, diris, ke en 1999 la china registaro gvidata de Jiang Zemin prezentis la politikon por praktiki la strategion disvolvi okcidentan Chinion. Nun la investo kaj ekonomio rapide kreskis en okcidenta Chinio, mediprotektaj programoj plimultighis, baza konstruado kaj protektado de ekologia medio en la kamparo plifortighis, kaj disvolvo de sciencoj, tekniko, eduko kaj socio plu progresis.

Gvidantoj de Xinjiang, Tibeto, Chongqing kaj Shaanxi respondis demandojn de jhurnalistoj rilate mediprotekton en okcidenta Chinio, setladon de loghantoj che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, ekonomian konstruadon de Tibeto, scienc-teknikan progreson ktp.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!