Fremdlandaj kompanioj estas fidoplenaj pri Chinio
-- Oficisto de Motorola parolas pri la 16-a kongreso

En Chinio Motorola estas la plej granda fremdlanda kompanio. Yin Guofeng, china gvidanto de la kompanio, auskultinte elsendon de la parolado de Jiang Zemin, estis emociita. Li ordonis acheti 300 ekzemplerojn de jhurnalo por ke la 300 komunistoj de la kompanio ghustatempe studu, kaj diris: "Gvidate de la spirito de la kongreso la aferoj de nia kompanio certe havos pli belan perspektivon."

Li opiniis, ke la 16-a kongreso estas granda afero atentata de la chinoj kaj eksterlandanoj. La raporto de Jiang, altnivela kaj enhavoricha, estas agadprogramo de la Komunista Partio de Chinio por gvidi la chinan popolon en konstruo de bonhava socio en chiuj flankoj.

Yin laboris en Motorola dek jarojn. Li diris: "Motorola kreskis depende de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo. La granda praktiko de la linio, politiko, reformado kaj pordmalfermo post la 4-a Plena Sesio de la 13-a Centra Komitato de la partio liveris al Motorola vastan kampon por ghia disvolvigho."

En 1992 Motorola fondis en Tianjin filion de sia elektrona kompanio kaj investis 120 milionojn da usonaj dolaroj. Ghis nun ghi investis entute 3.4 miliardojn da usonaj dolaroj en Tianjin, kaj en la pasinta jaro la vendovaloro de la filio atingis 40.9 miliardojn da usonaj dolaroj kaj 66% de ghiaj detaloj estas produktitaj en Chinio. Ghi pagis 5 miliardojn da usonaj dolaroj al la shtato kiel imposton kaj krome ghia kresko utilas al aro da koncernaj entreprenoj.

Yin opiniis, ke la partia laboro en kompanio investita de Usono havas senprecedence malfacilan problemon. Sen la grava penso de la "tri reprezentoj" kaj reformado ni ne povus plenumi nian taskon. La 300 komunistoj de la kompanio estas eminentaj laborantoj senescepte. Ili estas konfidataj de usonaj administrantoj. La 10-jara disvolvigho de Motorola en Chinio pruvis la ghustecon de la partia politiko pri reformado kaj pordmalfermo kaj firmigis la fidon de la investantoj. Garantiate de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo, Motorola certe havos pli belan estontecon.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!