Nova celo de la plej frue bonhavighinta
vilagho antauurbe de Pekino

Hancunhe estas vilagho en antauurbo de Pekino. Post ekpraktikado de reformado kaj pordmalfermo, la vilaghanoj faris grandan penadon, rapide sin elliberigis el malricheco kaj faris la vilaghon la plej frue bonhavighinta vilagho antauurbe de Pekino. En sia raporto al la 16-a kongreso Jiang Zemin traktis konstruon de bonhava socio en chiuj flankoj, kio multe kuraghigis la vilaghanojn. Ili decidis marshi antauen al pli alta celo por realigi la komunan bonhavighon de la tuta socio.

S-ro Li Dejiang, 64-jara asistanto de la prezidanto de la direktoraro de la arkitektura kompanio (Grupo) de Hancunhe, diris, ke en la historio la vilagho estis tre malricha kaj multe suferis de naturaj katastrofoj, sed nun farighis moderna "vilagha urbo" kaj chiuj vilaghanoj vivas en vilaosimila domo. La jara pokapa enspezo de la vilaghanoj atingis 18 mil juanojn. Li diris: "Sen la bonaj politikoj de la partio, ni neniel elliberigus nin el malricheco. Mi kredas, ke post la 16-a kongreso de la partio, sub la ghusta gvido de la partio nia lando farighos pli potenca kaj la popolo pli felicha."

La vilagho havas altteknologian ghardenon. En ghia 17-hektara hortikulturejo prosperas nederlandaj kukumoj kaj izraelaj tomatetoj. Oni diris, ke antaue tie kreskis ekskluzive maizo kaj tiam la hektara enspezo estis malpli ol 6 mil juanoj, sed nun la vilaghanoj kulturas legomojn en plastmembranaj forcejoj, kies temperaturo kaj humideco estas regataj per komputiloj, kaj krome ili invitis 10 agronomojn por teknika gvidado, tial nun la hektara enspezo superis 600 mil juanojn. Oni diris, ke por la bonhava socio ili bezonas sciencojn kaj teknikon.

La belvidejo 20 m alta de Luban-parko en la vilagho ebligas belan birdvidon al la tuta vilagho. Zhang Guiping, ghenerala direktorino de la turisma servo de Hancunhe, diris, ke nun la vilagho farighis unu el la ofte vidataj lokoj en Pekino. Antau nelonge shi vizitis iujn europajn landojn kaj post la vizito shi diris kun granda emocio: "Kvankam nia vilagho estas la plej frue bonhavighinta en Pekino, tamen kompare kun evoluintaj landoj ghi ne estas tiom richa. Ni decidas lau la normoj internaciaj kaj modernigaj fari nian vilaghon pli bela."

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!