Okulfrapaj sukcesoj de Chinio
¨D intervjuo al Ghali, antaua ghenerala sekretario de UN

S-ro Butros Butros Ghali, antaua ghenerala sekretario de UN, estas malnova amiko de la china popolo. Dum sia oficado de la ghenerala sekretario de UN, li plurfoje vizitis Chinion. En 1997 li estis elektita kiel ghenerala sekretario de la Organizo de Franclingvaj Landoj kaj chiujare vizitis Chinion almenau unu fojon. En la tempo, kiam en Pekino okazis la 16-a kongreso de KPCh, li akceptis chinan jhurnaliston.

Shanghigho de Chinio mirigis okcidentanojn

Ghali vizitis Chinion dekkelkajn fojojn. Li diris: "Kiam mi vizitis Pekinon unuafoje, mi vidis, ke surstrate estas multege da piedirantoj kaj ech biciklantoj estis ne multaj. Kiam mi vizitis la urbon duafoje, mi vidis, ke oni plejparte biciklas. Poste, surstrate aperis automobiloj kaj nun mi vidis, ke surstrate cirkulas multaj automobiloj, el kiuj ne mankas luksaj.

"Mia alia impreso estas, ke multe shanghighis la urba konstruado en Chinio. Chu en Pekino, chu en Shanhajo, Nankino kaj Dalian, chie estas altaj domoj, kaj la chielskrapantoj, en Pudong-distrikto mirigis multajn okcidentanojn. Mi vizitis preskau chiujn landojn de la mondo kaj malofte vidis tian landon, kia Chinio, kies urboj chiuj estas akompanataj de prospero.

"La materia konstruado en Chinio akiris rimarkindajn sukcesojn, sed min plej profunde impresis levigho de la homa kvalito. Post ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo chinoj ne nur komunikis la antikvan chinan civilizacion al la mondo, sed ankau asimilis multe da kremo de la okcidenta civilizacio. Mi konis junajn chinajn fakulojn, kiuj havas profundajn sciojn pri la nunaj internaciaj aferoj. Mi cheestis simpoziojn en Chinio kaj chiufoje post pritraktado de la temo mi petis, ke oni faru demandojn. Mi estis mirigita, ke chiuj, chu studento, chu fakulo pri internaciaj problemoj, chu popola reprezentanto kaj membro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco faris trafajn demandojn, kiuj devigis min profunde pripensi. Mi povas diri sen troigo, ke la faka nivelo de chinaj intelektuloj estas neniom malpli alta ol tiu de iliaj parizaj kaj nov-jorkaj kolegoj."

Mi alte taksas la politikan talenton kaj gvidan kapablon de chinaj gvidantoj

Jam kiel ministro de eksteraj kaj internaj aferoj de Egiptio, Ghali konatighis kun Li Xiannian, la tiama china prezidanto. Kiel ghenerala sekretario de UN, li plurfoje interparolis kun chinaj gvidantoj Jiang Zemin, Li Peng kaj aliaj. Li opinias, ke oni devas atribui la grandajn sukcesojn de Chinio al la prudento kaj sagho de chinaj gvidantoj.

Li opinias, ke la 16-a kongreso estas granda afero ne nur por Chinio, ghi vekis atenton ankau de la tuta mondo. La transdono de la shtata gvidanteco en Chinio estis farita en paca kaj stabila medio, kio garantiis la kontinuecon de la politika linio de Chinio kaj metis firman bazon por la socia progreso kaj disvolvigho. Unu el la sukcesoj de la Komunista Partio de Chinio estas, ke ghi estas chiam subtenata de ia kredo kaj ideologia sistemo. Tio estas tre valora, tamen mankas en multaj landoj. Tiu kredo montrighos ankau en la novgeneracia gvidantaro de Chinio.

La ekonomia miraklo devenis de la kuna penado de la partio kaj popolo

La ekonomia disvolvigho de Chinio profunde impresis Ghali. Li diris, ke nun chie en la mondo vidighas la etiketo "Farita en Chinio". Mi persone multfoje achetis vestojn faritajn en Chinio. Ili estas bonkvalitaj. Krom metiajhoj kaj hejmaj elektraj aparatoj la okcidentaj loghantoj shatas ankau la chinan kulturon. Tion pruvis granda nombro da okcidentaj turistoj al Chinio. Mi kun ghojo informighis, ke Chinio sukcesis en invito de la Olimpikoj en 2008, tiam Chinio certe mirigos la tutan mondon. Kompreneble ni devas atribui la ekonomian miraklon de Chinio ne nur al la sagha decido de la shtataj gvidantoj, sed ankau al la diligenteco de ghia popolo. En mia vizito al tiu lando mi profunde impresighis, ke chinaj laboruloj estas diligentaj kaj sinoferemaj. En okcidentaj landoj oni ofte strikas kaj manifestacias ech pro iom pli da laborado, tamen chinaj laboruloj havas noblan spiriton de senlaca kaj diligenta laborado. Tio estas grava faktoro de ilia sukceso.

Chie en Afriko vidighas konstruajhoj financitaj de Chinio

Kiel konstanta membro de la Konsilio de Sekureco de UN, Chinio ludas gravan rolon en la internaciaj aferoj. Ghali havas profundan impreson pri tio. Li alte taksas la grandan subtenon kaj helpon de Chinio al la landoj de la Tria Mondo. Li ekzemplis, ke en Kairo, chefurbo de Egiptio, estas konferenca centro, financita de Chinio. En la chefurboj de chiuj afrikaj landoj, kiujn li vizitis, estas oficdomoj kaj lernejoj financitaj de Chinio. Kiel nericha disvolvighanta lando, Chinio malavare helpis multajn malrichajn landojn en disvolvo de ilia ekonomio. Tiu internaciismo estas tre valora hodiau.

Ghali deziras, ke Chinio ludu pli grandan rolon en la internacia politika scenejo, disvolvante sian ekonomion, char Chinio bezonas la mondon kaj la mondo Chinion. Altaj lernejoj de Chinio devas kulturi ne nur altklasajn ekonomikistojn, sed ankau internacie unuarangajn politikistojn por fari necesan preparon por ke Chinio prenu pli gravan politikan mision en la mondo.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!