Tria kunveno de la Prezidantaro de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh okazinta

La 13-an de novembro la Prezidantaro de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh okazigis la trian kunvenon.

Per manlevo la kunveno aprobis la nomlistojn de la membroj kaj alternaj membroj de la Centra Komitato de la partio kaj de la Centra Disciplin-inspekta Komisiono de la partio elektitaj per marghena balotado kaj proponis ilin al chiuj delegacioj por diskuti.

De la 11-a de novembro chiuj delegacioj faris diskutadon pri la nomlistoj de la membroj kaj alternaj membroj de la Centra Komitato de la partio kaj de la Centra Disciplin-inspekta Komisiono de la partio. La 12-an kaj 13-an oni faris primaran vochdonadon pri la supre menciitaj membroj per margheta metodo. La tuta laboro estis rigore kontrolata lau la elekta metodo de la kongreso.

Antautagmeze de la 14-a la kongreso faros oficialan balotadon.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!