Tetrinkejaj frekventantoj pri bonhava socio

Multaj homoj de Chengdu, chefurbo de Sichuan-provinco, shatas trinki teon, kaj en la urbo estas multaj tetrinkejoj frekventataj de tetrinkemuloj.

Estis semajnfina tagmezo de la 10-a de novembro. La suno milde karesis la urbon kaj la tetrinkejoj estis vizitataj de multaj klientoj. En la tetrinkejo "Prerio" en la okcidenta parto de la urbo mi vidis grupon da tetrinkantoj en gaja babilado.

"Chu vi televidis la inauguron de la 16-a kongreso? La kompartio farighis pli kaj pli pragmata, ke ghi rekte prenis konstruon de bonhava socio kiel titolon de la raporto," gaje diris Cui Dali, kutima kliento de la tetrinkejo. Lia parolo vekis varman ehhon. S-ro Duan diris: "Ni estas felichaj ghuante pacan vivon kaj komfortan tetrinkadon. Mi rimarkis, ke ankau nia tetrinkado pruvis la progreson de la socio."

"Antau 10 jaroj ni interbabilis nur pri sensencaj banalajhoj tetrinkante en la subchiela tetrinkejo. Nun la tetrinkejoj farighis pli kaj pli belaj kaj oni chi tie interbabilas ankau pri negoco. En la lasta monato mi havis negocon kun s-ro Cui kaj gajnis dekojn da miloj da juanoj," diris frekventanta kliento Chen.

S-ro Cui daurigis sian paroladon: "Mi naskighis en malnova strato kaj frekventis tetrinkejon. Poste la urbo grandighis kaj modernighis, kaj plejparto de la kadukaj stratoj estis rekonstruitaj. Kaj malgrandaj simplaj tetrinkejoj farighis luksaj amuzejoj. Modernigho de tetrinkejoj pruvis la grandan plibonighon de nia vivo."

S-ro Huang, jhus reveninta de eksterlando post turismo, diris: "Chiuj stadioj de la progreso de la socio estis manifestitaj. Krakmanghejoj kaj bufedejoj spegulis la rapidan takton de la evoluintaj landoj, kaj la shanghigho de la tetrinkejoj de Chengdu spegulis la vivnivelon de bonhava socio de la urbo. Sed ni ankau bone scias, ke inter Chinio kaj la evoluintaj landoj trovighas nemalgranda distanco, kaj ni devas rapidigi nian disvolvon."

La diro de s-ro Huang estis aplaudata de la cheestantoj. Shtatdungito s-ro Zhang levis tetason kaj faris resumon: "Chinio restas ankorau ne unuigita, la nacio bezonas forton por dialogi kun la potencaj landoj. Chiuj landanoj devas kontribui al la reprosperigo de la lando. Ni kredas, ke la estonteco de Chinio estos belega."

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!