Fermighis la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh

Antautagmeze de la 14-a de novembro, la ferma kunveno de la 16-a kongreso okazis en Pekino. Jiang Zemin prezidis la kunvenon, kiun cheestis 2132 reprezentantoj kaj specialaj invititoj.

La kongreso elektis la 16-an Centran Komitaton el 198 membroj kaj 158 alternaj membroj kaj la Centran Disciplin-inspektan Komisionon el 121 membroj.

La kongreso aprobis la raporton de Jiang Zemin faritan en la nomo de la 15-a Centra Komitato de KPCh, la rezolucion pri la laborraporto de la Centra Disciplin-inspekta Komisiono (reviziita) kaj tiun pri la Statuto de la Komunista Partio de Chinio (reviziita).

La kongreso opiniis, ke la raporto de Jiang Zemin profunde pritraktas, kiun standardon nia partio devas teni, kiun vojon ghi devas iri kaj kiun celon ghi devas atingi, kaj aliajn gravajn problemojn en la nova jarcento. La raporto faris kompletan aranghon pri la reformado, pordmalfermo kaj socialisma moderniga konstruado. Ghi estas politika manifesto kaj agad-programo de nia partio por unuigi kaj gvidi la popolojn de chiuj nacioj de nia lando marshi antauen en la nova jarcento. La kongreso alte taksis la laboron de la 15-a Centra Komitato kaj konsentis ghian resumon pri la granda praktiko de la 13-jara laboro post la 4-a Plena Sesio de la 13-a Centra Komitato. La kongreso unuanime aprobis la fundamentan sperton, kiun la partio nepre devas teni en sia gvido de la tutlanda popolo en la socialisma konstruado kun chinaj trajtoj kaj unuanime aprobis preni la gravan penson de la "tri reprezentoj" kiel la gvidan penson de nia partio, samkiel marksism-leninismon, Maozedong-penson kaj Dengxiaoping-teorion. La kongreso alvokis, ke la tuta partio kaj popoloj de chiuj nacioj de Chinio strikte unuighu chirkau la Centra Komitato de la partio, unuanime kaj penige pushu antauen la socialisman aferon kun chinaj trajtoj kaj kune kreu nian felichan vivon kaj belan perspektivon!

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!