Kiamaniere naskighas la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh?

Lau difino de la Statuto de la Komunista Partio de Chinio la Politika Buroo de la Centra Komitato de la partio, ghia Konstanta Komitato kaj ghenerala sekretario estas elektitaj en la plena sesio de la Centra Komitato de la partio. La ghenerala sekretario devas esti elektita el la konstantaj komitatanoj.

La Politika Buroo kaj ghia Konstanta Komitato plenumas la povojn de la Centra Komitato post fermo de ghia Plena Sesio.

La sekretariejo de la Centra Komitato estas administracio de la Politika Buroo kaj ghia Konstanta Komitato, kaj la membroj de la sekretariejo estas proponitaj de la Konstanta Komitato kaj aprobitaj de la plena sesio de la Centra Komitato.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!