Jiang Zemin
Jiang
Zemin naskighis la 17-an de augusto, 1926, en la urbo Yangzhou,
Jiangsu-provinco. Li estas membro de la Konstanta Komitato
de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Chinio (KPCh), ghenerala sekretario de la Centra
Komitato de KPCh, prezidanto de la Centra Milita Komisiono
de la partio kaj prezidanto de tiu de la shtato. Li estas
ankau prezidanto de la China Popola Respubliko (ChPR). En
1943 li partoprenis en la studenta movado gvidata de la subtera
organizo de KPCh kaj en 1946 membrighis al KPCh. En 1947 li
diplomighis de la elektromashina fakultato de Jiaotong-universitato
de Shanhajo.
De post 1985 li funkciis respektive kiel
urbestro de Shanhajo, vicsekretario kaj sekretario de la Shanhaja
Komitato de KPCh. Junie de 1989 li transprenis la nunajn oficojn
de la partio. Marte de 1993 li farighis prezidanto de ChPR
kaj ghia Centra Milita Komisiono.
Li Peng
 Li
Peng naskighis oktobre de 1928 en Chengdu, Sichuan-provinco.
Li membrighis al KPCh novembre de 1945. Li diplomighis de
la hidroelektra fakultato de la Dinamika Instituto de Moskvo.
En 1983-1987 li funkciis kiel vicchefministro
de la Shtata Konsilio, estro de la Eduka Komisiono de la Shtato
(kumule), membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato
de KPCh kaj sekretario de ghia sekretariato. Ekde 1987 li
funkcias kiel membro de la Konstanta Komitato de la Politika
Buroo de la Centra Komitato de KPCh. En 1987-1988 li funkciis
kiel aganta chefministro kaj poste chefministro kaj kumulis
prezidanton de la Shtata Komisiono por Reformado de la Ekonomia
Strukturo. De marto de 1998 li funkcias kiel prezidanto de
la Konstanta Komitato de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso de
Chinio.
Zhu Rongji
Zhu
Rongji naskighis oktobre de 1928 en Changsha, Hunan-provinco.
Li membrighis al KPCh oktobre de 1949. Li diplomighis de la
fakultato de elektraj mashinoj de Qinghua-universitato.
En 1987-1991 li funkciis respektive kiel
vicsekretario kaj sekretario de la Shanhaj-a Komitato de KPCh
kaj urbestro de Shanhajo. De 1991 ghis 1998 li funkciis kiel
vicchefministro, kaj de 1998 li funkcias kiel chefministro
de la Shtata Konsilio. De 1992 li funkcias kiel membro de
la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato
de KPCh. Kaj en 1991-1992 li kumulis estron de la produkta
kabineto de la Shtata Konsilio kaj en 1992-1993 li kumulis
estron de la ekonomi-komerca kabineto de la Shtata Konsilio.
En 1993-1995 li kumulis direktoron de la China Popola Banko.
Li Ruihuan
Li Ruihuan naskighis septembre de 1934 en Baodi
de Tianjin. Li membrighis al KPCh septembre de 1959. Li diplomighis
de la industria kaj civil-arkitektura fako de la Postlabora
Arkitektura Instituto de Pekino.
En 1987-1989 li funkciis kiel membro de la Politika
Buroo de la Centra Komitato de KPCh, sekretario de la Tianjin-a
Komitato de KPCh kaj urbestro de Tianjin. De 1992 li funkcias
kiel membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo
de la Centra Komitato de KPCh kaj sekretario de ghia sekretariato.
De 1993 li funkcias kiel prezidanto de la Tutlanda Komitato
de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco.
Hu Jintao
 Hu
Jintao naskighis decembre de 1942 en Jixi de Anhui-provinco.
Aprile de 1964 li membrighis al KPCh. Li diplomighis de la
akvomastruma fakultato de Qinghua-universitato.
En 1984-1985 li funkciis kiel la unua sekretario
de la sekretariato de la Centra Komitato de la Komunisma Junulara
Ligo de Chinio. En 1985-1988 li funkciis kiel sekretario de
la Guizhou-a Komitato de KPCh kaj en 1988-1992 sekretario
de la Partia Komitato de la Tibeta Autonoma Regiono. De 1992
li funkcias kiel membro de la Konstanta Komitato de la Politika
Buroo de la Centra Komitato de KPCh kaj sekretario de la sekretariato
de ghia centra komitato. De 1993 li kumulas rektoron de la
Centra Partia Lernejo kaj de 1998 li estas vicprezidanto de
la China Popola Respubliko.
Wei Jianxing
 Wei
Jianxing naskighis januare de 1931 en Xinchang de Zhejiang.
Marte de 1949 li membrighis al KPCh. Li diplomighis de la
mekanika fakultato de la Dalian-a Politeknika Instituto.
De 1997 li funkcias kiel membro de la Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh,
sekretario de ghia sekretariato, sekretario de la Centra Disciplin-inspekta
Komisiono kaj prezidanto de la Ghenerala Laborista Sindikato
de Chinio.
Li Lanqing
 Li
Lanqing naskighis maje de 1932 en Zhenjiang, Jiangsu-provinco.
Septembre de 1952 li membrighis al KPCh. Li diplomighis de
la entrepren-administra fakultato de Fudan-universitato.
De 1992 li funkcias kiel membro de la Politika
Buroo de la Centra Komitato de KPCh kaj en 1992-1993 li estis
ministro de eksteraj ekonomio kaj komerco. De 1997 li funkcias
kiel membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo
de la Centra Komitato de KPCh. Li estas vicchefministro de
la Shtata Konsilio de 1993.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|