Naskigho de la nova gvidantaro de la
Centra Komitato de KPCh

La 14-an de novembro naskighis la nova gvidantaro de la Komunista Partio de Chinio. La nova Centra Komitato konsistas el 198 membroj kaj 158 alternaj membroj, kaj pli ol duono de ili estas novaj homoj kaj la averagha agho de la membroj de la nova Centra Komitato estas 55.4 jaroj.

En la 15-a la 9 membroj de la nova Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh intervidighis kun chinaj kaj fremdlandaj jhurnalistoj. El ili Hu Jintao sola estis membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la lasta Centra Komitato. Nun li estas malpli-ol-60-jara. El la 9 membroj la plej agha estas 67-jara Luo Gan, kaj la plej juna estas 58-jara Li Changchun.

La nova gvidantaro de la Centra Komitato havas jenajn trajtojn:

I. Klaraj epokaj karakterizajhoj. Chiuj membroj kaj alternaj membroj de la Centra Komitato komencis labori post fondigho de la nova Chinio kaj iuj eklaboris post 1978, kiam Chinio jhus komencis reformadon kaj pordmalfermon.

II. Alta klereco. 98.6% de la membroj de la Centra Komitato lernis en altaj lernejoj. Inter la membroj de la Centra Komitato estas tri membroj de la China Akademio de Sciencoj kaj China Inghenieria Akademio. Ili estas Xu Kuangdi, Lu Yongxiang kaj Pan Yunhe.

III. La membroj de la Centra Komitato plejparte estas kompare junaj. La malpli-ol-50 jaraj membroj konsistigas pli ol 20% de la tuta komitato, je 20 homoj pli multe ol tiuj en la lasta Centra Komitato, ekz. Zhao Leji, estro de Qinghai-provinco, estas 45-jara, Li Keqiang, estro de Henan-provinco - 47-jara, kaj Xi Jinping, estro de Zhejiang-provinco - 49-jara. Krom ili estas pluraj malpli-ol-40-jaraj membroj.

IV. Vasta reprezentanteco. La chefa konsistiga parto de la nova Centra Komitato estas provincaj gvidantoj, ministroj kaj gvidantoj de militaj regionoj. En la Centra Komitato estas ankau eminentaj oficistoj de centraj kaj shtataj organoj, financaj establoj, grandaj shtataj entreprenoj, provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj kaj armeo. Krome en la Centra Komitato estas ankau reprezentantoj de diversaj rondoj, kiaj fama verkistino Tie Ning, chefa ekzekutiva oficisto Zhang Ruimin de Haier-kompanio (grupo), ghenerala direktoro Xie Qihua de Baoshan-a Shtala Kompanio (Grupo) kaj ghenerala direktoro Xi Guohua de la China Retkomunika Kompanio.

Jiang Zemin, kerno de la triageneracia gvidantaro de KPCh, diris, ke la novigo kaj junigo de la gvidantaro de la Centra Komitato havas grandan historian signifon kaj kuraghigas la tutan partion kaj popolon por progresi kun la epoko, disvolvi kaj krei la novon, fidoplene pushi antauen la grandan socialisman aferon kun chinaj trajtoj.

Hu Jintao, nova ghenerala sekretario de la Centra Komitato de KPCh, diris al jhurnalistoj: "En la raporto al la 16-a kongreso kamarado Jiang Zemin sisteme resumis la fundamentan sperton de la 13 jaroj kaj komplete eksplikis la fundamentajn postulojn de la grava penso de la 'tri reprezentoj', klare montris la celon de nia partio kaj lando en la unuaj 20 jaroj de la nuna jarcento kaj la politikojn pri ekonomio, politiko, kulturo, nacidefendo, reunuigho de la patrio, diplomatiaj aferoj kaj partia konstruado. Chio chi tio enkorpigas la volon de la tuta partio kaj reprezentas la volon de la popoloj de chiuj nacioj de nia lando kaj estas la politika manifesto kaj agada programo de nia partio en la nova jarcento. Nia nova gvidantaro de la Centra Komitato de la partio sendevie efektivigos ghin."

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!