Ili farighis partiaj reprezentantoj

La 23-an de majo 2002 venis televida novajho, ke championino de la Sidnejaj Olimpikoj, halterlevistino Chen Xiaomin estis elektita reprezentanto de la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio (KPCh).

Chen Xiaomin membrighis al KPCh antauvespere de inauguro de la Sidnejaj Olimpikoj. Tiam shi havis nur 23 jarojn, sed jam gajnis halterlevan championecon en pluraj gravaj konkursoj chinaj kaj internaciaj, escepte la Olimpikajn.

En la okuloj de multaj chinoj pro la championeco kaj tiel multe da honoroj Chen facile farighus reprezentanto de la 16-a Kongreso de KPCh, sed efektive shi, samkiel aliaj kandidatoj, reprezentantighis post balotado kaj tuta demokratia proceso.

La 23-an de majo, en Kantono inaugurighis la 9-a Guangdong-a Kongreso de KPCh. La 863 cheestantoj per sekreta balotado elektis siajn 64 reprezentantojn, kiujn cheestos la 16-an Tutlandan Kongreson en Pekino.

Matene je la 9-a horo kaj 20 minutoj oni komencis baloti.

Post 12 minutoj oni kalkulis balotilojn per elektronika komputilo.

Je la 10-a horo la chefkontrolisto de la balotado anoncis la rezulton kaj legis la nomojn de la elektitoj, el kiuj estis la nomo de Chen Xiaomin.

Elekti la reprezentantojn de Guangdong-provinco por la 16-a Kongreso estas unu el la gravaj programeroj de la chi-foja provinca kongreso. En la kongreso oni faris detalan diskuton pri la kandidatoj por la reprezentantoj kaj per marghena balotado elektis la oficialajn kandidatojn el la preparaj kandidatoj.

La marghena balotado unuafoje estis uzita en la 13-a Kongreso, kiu okazis antau 10 jaroj. Kaj de tiam en partia kongreso de diversaj niveloj oni uzas tiun metodon en elektado. Kiel parto de la organiza sistemo tiu elektmaniero estis difinita en la Statuto de KPCh.

La Centra Komitato de KPCh anoncis, ke la reprezentantoj de la partia kongreso devas esti eminentaj membroj de la partio, kaj publikigis konkretajn kondichojn, ekz. la reprezentantoj devas esti justaj kaj honestaj, intimaj al la popolo kaj subtenataj de ghi, devas esti tre kapablaj diskuti gravajn aferojn kaj povas prezenti opiniojn kaj postulojn de la popolo.

La Centra Komitato de KPCh postulas, ke inter ili devas esti kaj gvidaj kadroj kaj ordinaraj partianoj, kies nombro devas konsistigi pli ol 25% de la tuta reprezentantaro, dum la virinoj kaj naciminoritatoj devas havi certan proporcion kaj la malpli-ol-55-jaraj homoj devas konsistigi almenau duonon de la totala nombro de la reprezentantoj.

Respondeculo de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de KPCh diris, ke la supre menciita proporcio estas decidita surbaze de elektado de la 14-a kaj 15-a Kongresoj kaj lau la aktualaj kondichoj.

Samtempe kun tio oni atentis ankau la dislokighon de la reprezentantoj kaj la reprezentantoj devas veni el diversaj kampoj.

Por volo de la vochdonantoj

La demokratia centralizismo estas tradicio de la politika vivo de KPCh kaj ankau trajto de la partia demokratio. En la pasintaj 81 jaroj la partio chiam firme tenis tiun principon, kiu ludis gravan rolon en la gravaj decidoj en la revolucio kaj konstruado de Chinio.

En 2001 la Centra Komitato de KPCh publikigis anoncon pri elektado de la reprezentantoj de la 16-a Kongreso de la partio kaj faris detalan difinon pri vochdonaj unuoj, kondichoj de la reprezentantoj kaj ilia konsisto, balota proceso, nombro de la reprezentantoj en diversaj lokoj kaj aliaj problemoj. Samtempe kun tio ghi atentigis, ke en la elektado oni devas disvolvi la partian demokration, praktiki la principon de demokratia centralizismo, respekti kaj garantii la demokratian rajton de la vochdonantoj kaj manifesti ilian volon.

Guangdong-provinco komencis la elektadon en la unua tagdeko de decembro, 2001. Lau statistiko tie almenau 159 mil bazaj partiaj organizoj kaj 3.02 milionoj da partianoj partoprenis la diskuton kaj rekomendon. Ili konsistigis 98.1% kaj 96.5% respektive de la nombro de la bazaj partiaj organizoj kaj partianoj.

Jam de la komenco de tiu laboro la demokratia centralizismo ludis gvidan rolon. En la proponado, diskutado kaj elektado, la supra organizo faris kolektivan diskutadon lau volo de granda parto de la partianoj, komplete konsideris la kondichojn de la rekomenditoj, precipe ilian politikan kaj ideologian kvaliton kaj la publikan komenton, kaj rigore observis la proceson, t.e. ripetfoje de sube supren kaj de supre suben.

Oni sendis koncernajn materialojn ech al partianoj, kiuj laboras aliloke, telefone konigis ilin pri la elektado kaj auskultis ilian vochon. La bazaj organizoj ech sendis viziti malsanajn partianojn por konigi ilin pri koncernaj aferoj kaj peti ilian opinion.

La 16-a Kongreso strikte rilatas kun la estonteco de la china popolo. Ghi auskultos kaj kontrolos laborraporton de la Centra Komitato kaj tiun de la Centra Disciplin-inspekta Komisiono, diskutos gravajn problemojn pri politiko, ekonomio, socia evoluo, partia konstruado kaj aliaj en la venontaj 5 jaroj kaj ech pli longa tempo. Krom tio la kongreso elektos novan Centran Komitaton de KPCh kaj ghian Disciplin-inspektan Komisionon. Chio chi tio ludos gravan rolon por la estonteco de Chinio.

La reprezentantoj de la kongreso havas gloran mision kaj grandan honoron. Multaj vochdonantoj diris, ke ili elektis Chen Xiaomin, char shi estas modelo de partianoj kaj kvalifikita komunisto.

Oni diris, ke estante reprezentanto de la kongreso, Chen Xiaomin pli bone ludos la rolon de komunisto.

Li Shuming estas 35-jara purigistino. En 1984 shi komencis tiun laboron en Guangdong. Siatempe shi ricevis la titolojn unu el la "Dek Eminentaj Junaj Aliprovincaj Laboristoj en Kantono", unu el la "Dek Eminentaj Junaj Laboristoj de la Tuta Lando" kaj labormodelo de Kantono, Guangdong-provinco kaj la tuta lando. Shi diris, ke estiel aliloka laboristino kaj partianino, shi cheestis la provincan partian kongreson, tio estas shanco, kiun la partio kaj popolo donis al alilokaj laborist-partianoj."

Postdoktoro Li Rongqiang estas chefingheniero de la Prospektora Instituto de Shenzhen, Guangdong-provinco, kaj ankau reprezentanto de la provinca partia kongreso. Li opinias, ke la chi-foja kongreso estas demokratia, ghiaj cheestantoj bonkvalitaj kaj ghia vochdona proceso rigora.

Ankau aliaj provincoj, autonomaj regionoj, municipoj, organoj rekte gvidataj de la Centra Komitato kaj la Shtata Konsilio, la China Popola Liberiga Armeo kaj la Armita Polico sukcese finis sian elektadon de reprezentantoj por la 16-a Kongreso antau la fino de majo, chi-jare. Iliaj reprezentantoj cheestos la 16-an Tutlandan Kongreson de la partio en Pekino en la nomo de pli ol 60 milionoj da partianoj de la tuta lando.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!