Jia Qinglin, han-o, naskighis marte de 1940 en
Botou, Hebei-provinco. Li membrighis al la Komunista Partio
de Chinio decembre de 1959 kaj eklaboris oktobre de 1962.
Li diplomighis el la Elektra Fakultato de Hebei-a Politekniko.
Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de
la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh.
Li funkciis antaue kiel ghenerala direktoro de
la China Ghenerala Importa kaj Eksporta Kompanio de Mashinoj,
estro de la Fabriko de Pezaj Mashinoj de Taiyuan, Shanxi,
kaj sekretario de ghia Partia Komitato; konstanta komitatano,
vicsekretario kaj sekretario de la Partia Komitato de Fujian-provinco
kaj estro de tiu provinco; sekretario de la Partia Komitato
de Pekino kaj estro de tiu urbo.
Li estis membro de la 14-a kaj 15-a Centraj Komitatoj
de KPCh, membro de la Politika Buroo de la 15-a Centra Komitato
de KPCh.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|