Hu Jintao, han-o, naskighis decembre de 1942
en Jixi-gubernio, Anhui-provinco. Li membrighis al la Komunista
Partio de Chinio aprile de 1964. Li diplomighis el la Akvomastruma
Fakultato de Qinghua-universitato.
Nun li estas ghenerala sekretario de la Centra
Komitato de KPCh kaj vicprezidanto de ghia Centra Milita Komisiono,
vicprezidanto de la China Popola Respubliko kaj tiu de ghia
Centra Milita Komisiono kaj rektoro de la Partia Lernejo de
la Centra Komitato de KPCh.
Li funkciis kiel sekretario de la Komitato de
la Komunisma Junulara Ligo (KJL) de Gansu-provinco, sekretario
kaj unua sekretario de la Sekretariato de la Centra Komitato
de KJL de Chinio kaj prezidanto de la China Tutlanda Junulara
Federacio, sekretario de la Partia Komitato de Guizhou-provinco,
tiu de la Tibeta Autonoma Regiono.
Li estis alterna membro kaj membro de la 12-a
Centra Komitato de KPCh, membro de la 13-a, 14-a, 15-a kaj
16-a Centraj Komitatoj de KPCh, membro de la Politika Buroo
de la 14-a kaj 15-a Centraj Komitatoj de KPCh, ilia konstanta
komitatano kaj sekretario de ilia Sekretariato. En la 4-a
Plena Sesio de la 15-a Centra Komitato de KPCh li farighis
vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de la Centra Komitato
de KPCh.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|