Wu Guanzheng, hano, naskighis auguste de 1938
en Yugan, Jiangxi-provinco. Li membrighis al la Komunista
Partio de Chinio marte de 1962 kaj eklaboris aprile de 1968.
Li diplomighis el la Dinamika Fakultato de Qinghua-universitato.
Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de
la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh, sekretario
de la Centra Disciplin-inspekta Komisiono de KPCh, sekretario
de la Partia Komitato de Shandong-provinco kaj direktoro de
la Partia Lernejo de Shandong.
Li funkciis antaue kiel urbestro de Wuhan, sekretario
de la Partia Komitato de tiu urbo, vicsekretario kaj sekretario
de la Partia Komitato de Jiangxi-provinco kaj provincestro
de Jiangxi.
Li estis alterna membro de la 12-a Centra Komitato
de KPCh, membro de la 13-a, 14-a kaj 15-a Centraj Komitatoj
de KPCh, membro de la Politika Buroo de la 15-a Centra Komitato
de KPCh.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|