Wu Bangguo, han-o, naskighis julie de 1941, en
Feidong de Anhui-provinco. Li membrighis al la Komunista Partio
de Chinio aprile de 1964 kaj eklaboris septembre de 1966.
Li diplomighis el la Radio-elektronika Fakultato de Qinghua-universitato.
Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de
la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh, vicchefministro
de la Shtata Konsilantaro, membro de ghia partia grupo kaj
sekretario de la Centra Komisiono de Entreprenoj de KPCh.
Li funkciis antaue kiel vicsekretario kaj sekretario
de la Partia Komitato de Shanhajo, sekretario de la Sekretariato
de la Centra Komitato de KPCh.
Li estis alterna membro de la 12-a kaj 13-a Centraj
Komitatoj de KPCh, membro de la 14-a kaj 15-a Centraj Komtatoj
de KPCh, membro de la Politika Buroo de la 14-a kaj 15-a Centraj
Komitatoj de KPCh. En la 4-a Plena Sesio de la 14-a Centra
Komitato li farighis sekretario de la Sekretariato de la Centra
Komitato de la partio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|