Zeng Qinghong, hano, naskighis julie de 1939,
en Ji'an de Jiangxi-provinco. Li membrighis al la Komunista
Partio de Chinio aprile de 1960 kaj eklaboris julie de 1963.
Li diplomighis el la Kibernetika Fakultato de la Pekina Politekniko.
Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de
la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh kaj sekretario
de ghia Sekretariato.
Li funkciis antaue kiel vicchefdirektoro de la
Komunika Sekcio de la Mar-olea Ghenerala Kompanio de Chinio,
vicestro de la Buroo de Eksteraj Aferoj de la Petrola Ministerio
de Chinio, sekretario de la Partia Komitato de la Petrola
Kompanio de la Flava kaj Suda China Maroj, vicsekretario de
la Partia Komitato de Shanhajo, estro de la Oficejo de la
Centra Komitato de KPCh; sekretario de la Laborkomisiono de
la Organoj Rekte sub la Centra Komitato de KPCh, kaj estro
de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de KPCh.
Li estis membro de la 15-a Centra Komitato de
KPCh, alterna membro de ghia Politika Buroo kaj sekretario
de ghia Sekretariato.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
|