Biografieto de Wen Jiabao

Wen Jiabao, han-o, naskita en septembro de 1942 en Tianjin, alighinta al la Komunista Partio de Chinio en aprilo de 1965, komencis labori en septembro de 1967. Diplomita el la Pekina Geologia Instituto, kiel esplor-studento.

Nun membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh, vicchefministro de la Shtata Konsilantaro kaj membro de ghia Partia Grupo, sekretario de la Centra Labora Komisiono de Financo.

Li funkciis kiel:

Vicministro de la Geologia kaj Minerala Ministerio;

Direktoro de la Centra Oficejo de KPCh;

Membro de la 13-a Centra Komitato de KPCh kaj alterna sekretario de ghia Sekretariejo, membro de la 14-a Centra Komitato de KPCh, alterna membro de ghia Politika Buroo kaj sekretario de ghia Sekretariejo, membro de la 15-a Centra Komitato de KPCh, membro de ghia Politika Buroo kaj sekretario de ghia Sekretariejo.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!