Biografieto de Luo Gan

Luo Gan, han-o, naskita en julio de 1935 en Jinan de Shandong-provinco, alighinta al la Komunista Partio de Chinio en junio de 1960. Li komencis labori en majo de 1962. Diplomita el la Mina kaj Metalurgia Instituto de Freiburg de la Germana Demokratia Respubliko.

Nun membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh, shtata konsilanto, membro de la Partia Grupo de la Shtata Konsilantaro, sekretario de la Centra Politika kaj Legha Komitato.

Li funkciis kiel:

Vicestro de Henan-provinco kaj sekretario de la Provinca Komitato de KPCh;

Vicprezidanto de la Tutlanda Laborista Sindikato;

Ministro de Laborministerio, ghenerala sekretario de la Shtata Konsilantaro, sekretario de la Partia Grupo de la organo de la Shtata Konsilantaro, sekretario de la Laborkomitato de la Centraj Shtataj Organoj, shtata konsilanto;

Shtata konsilanto kaj ghenerala sekretario de la Shtata Konsilantaro;

Alterna membro de la 12-a Centra Komitato, membro de la 13-a, 14-a kaj 15-a Centraj Komitatoj de KPCh, membro de la Politika Buroo de la 15-a Centra Komitato de KPCh, sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPCh.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!