Eldonighis libro "Jiang Zemin pri
socialismo kun chinaj trajtoj"

Por renkonti la 16-an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Chinio eldonighis antau nelonge libro "Jiang Zemin pri socialismo kun chinaj trajtoj" (citajhoj lau temoj) kaj vendighas tra la tuta lando.

La libro el 560 mil ideogramoj enhavas citajhojn el 370 gravaj raportoj, faritaj de Jiang de junio 1989 ghis junio 2002. Multaj traktatoj estas unuafoje publikigitaj.

Post la Kvara Plena Sesio de la 13-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio la gvidantaro de la Centra Komitato de la 3-a generacio de la partio unuigante kaj gvidante la chinan popolon de chiuj nacioj, ghuste traktis malfacilojn kaj defiojn, bone traktis la malfacilajn problemojn chinajn kaj internaciajn kaj pushis la socialisman konstruadon kun chinaj trajtoj antauen en la moderniga konstruado, reunuigo de la patrio, defendo de la mondpaco kaj akcelo de la kuna disvolvigho kaj plenumo de la historiaj taskoj. En tiu periodo Jiang publikigis multe da gravaj artikoloj, en kiuj li plene kaj sisteme traktis serion da gravaj problemoj pri la socialisma konstruado kun chinaj trajtoj.

La libro ghuste respondis gravajn demandojn urghe solvendajn en la socialisma konstruado kun chinaj trajtoj, elmetis kaj klarigis novajn ideojn, vidpunktojn kaj tezojn kaj montris novajn teoriajn fruktojn de la partio en la socialisma konstruado kun chinaj trajtoj. La novaj teoriaj fruktoj kaj precipe la grava penso pri la tri reprezentoj havas gravan signifon por realigi la grandan prosperon de la china nacio en la socialisma konstruado kun chinaj trajtoj.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!