Kiel eksterlandanoj rigardas Chinion?

de BAI CAIHUA

Ekde la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento Chinio firmdecide iris la vojon de reformado kaj pordmalfermo kaj akiris rimarkindajn sukcesojn.

Kiel eksterlandanoj rigardas la ekonomian konstruadon de Chinio en la pasintaj 13 jaroj? Kia shanghigho okazis en Chinio en la okuloj de eksterlandanoj? Kion ili atendas de Chinio en la nova jarcento? Pri tio raportistoj de Xinhua-novajhagentejo intervjuis multajn alilandajn personojn novembre de 2002.

"La rido estas pli richa sur la vizaghoj de chinoj"

Vicministro de eksteraj aferoj de Izraelio, kiu baldau ambasadorighos en Chinio, trifoje vizitis Chinion. Li diris, ke plej profunde impresas lin rido sur la vizaghoj de chinoj, kiu estas pli richa kaj memfida.

Vicprezidanto de la Instituto pri Ekstrema Oriento de Rusio kaj estro de ghia Instituto pri China Socia Ekonomio, s-ro Mehjev chiujare veturis Chinion au por vizito au por akademia intershangho. Li multe admiris la grandan shanghighon de Chinio kaj diris, ke plej grava estas shanghigho de la chinoj en pensado kaj ideologio. Li diris, ke antaue la chinoj estis kompare enfermighemaj, sed dank' al reformado kaj pordmalfermo ili jam liberighis el la ideologia katenigho.

Spirita shanghigho de la chinoj reflektas ankau senchesan potencighon de la china ekonomio. La prezidanto de la Belga-China Ekonomi-Komerca Komisiono diris, ke ekde 1985 li chiujare vizitis Chinion au kunlaboris kun Chinio en ekonomio kaj jurisprudenco kaj propraokule vidis la grandan shanghighon okazintan en Chinio. Li diris, ke la rapida disvolvigho de la china ekonomio en tiuj jaroj kauzis rapidan levighon de la nivelo de la popola vivo kaj la china ekonomio daure kreskis ech en la jaroj de financa krizo de Azio, kio profunde impresis la internacian socion.

Menciante la financan krizon de Azio, filipina profesorino diris: "Oni neniel forgesos, ke antau 5 jaroj, kiam sudorienta Azio suferis de financa krizo, Chinio ne devalutis sian monon Renminbi, kio farighis chefa subtenilo por stabiligi la regionan ekonomion. En la pasintaj 5 jaroj la china ekonomio rapide disvolvighis kaj pere de dilatigo de investado kaj komercado Chinio helpis landojn de sudorienta Azio en elliberigho de la ekonomia krizo kaj akiris unuvochan laudon de la mondo."

Shi diris: "Dank' al alpreno de efikaj makroskopaj rimedoj por reguligi la ekonomion fare de sia registaro, Chinio kun kviono de la monda loghantaro ne nur rapide disvolvis sian ekonomion, sed ankau sukcese rezistis kontrau la influo de la financa krizo de Azio kaj malrapidigho de la ekonomia kresko de la tuta mondo. Tio estas ghia grava kontribuo al la azia kaj monda ekonomio."

"KPCh ludis gravan rolon"

Youssef Amin WALI, ghenerala sekretario de la Nacieca Demokratia Partio, vicchefministro kaj ministro de agrikulturo kaj ter-ekspluatado de Egiptio, estas malnova amiko de la china popolo. Li funkciis kiel prezidanto de la Egiptia-China Amikeca Asocio plurajn jarojn kaj estas rigardata kiel chiosciulo pri chinaj aferoj. Li diris: "Jiang Zemin, ghenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio, prezentis la penson de 'tri reprezentoj', kio montras la firman kredon de la Komunista Partio de Chinio pri komunismo kaj ghian sindedichon al la reguligo de la ekonomia disvolvigho kaj la socia justo. La penso konformas al la chinaj kondichoj."

Pri la disvolvigho de Chinio en la lastaj jaroj WALI diris, ke la china ekonomio povis rapide disvolvighi, kiam la monda ekonomio stagnis, tio ja estas bona informo. Li diris, ke la Komunista Partio de Chinio ludis gravan rolon en koherado de la homoj kaj tutanima disvolvo de la ekonomio."

Li diris: "La 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio, okazinta novembre en Pekino, havas gravan historian signifon. Ghi, okazinta post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, ne nur akcelos la ekonomian disvolvighon de Chinio, sed ankau profunde influos la internaciajn rilatojn."

Rusa fakulo Mehyev diris, ke en la pasintaj 20 jaroj kaj precipe en la pasintaj kelkaj jaroj la Komunista Partio de Chinio sukcese gvidis la chinan popolon en la ekonomia reformado kaj ghia enlanda ekonomio kontinue kreskis kaj ghia soci-asekura sistemo kompletighis, tio konkrete spegulas ke KPCh reprezentas la interesojn de la vasta china popolo.

Li opiniis, ke la ekonomia reformado de Chinio estas stabila kaj bonorda revolucio, kio atingis grandegan sukceson en la pasintaj 5-7 jaroj. Ghia chefa sperto montrighas en jenaj tri punktoj: Unue, rigardate lau la vidpunkto de la historia disvolvigho la chinaj gvidantoj elektis ghustan vojon por la nacia disvolvigho, ellaboris korektan strategian principon kaj praktikis politikon de reformado kaj pordmalfermo kaj faris iom-post-ioman reformadon. Due, la chinaj gvidantoj asimilis sukcesan sperton de aliaj landoj en konstruado de merkata ekonomio. Kaj trie, Chinio alte taksas intelekton kaj intelektulojn.

"La tezoj 'bankroto de Chinio' kaj 'minaco de Chinio' ambau kauzighis de senscio pri la chinaj aferoj"

S-ro Z. estas fondinto de la plej granda banko de Filipinoj kaj prezidanto de ghia direktoraro. En liaj okuloj Chinio estas simbolo de estonta prospero kaj espero. Li diris al raportisto de Xinhua-novajhagentejo, ke Chinio estas lando, kies ekonomio disvolvighas plej rapide. Iuj diris, ke la china ekonomio bankrotos post nelonge, sed li malsamopinias kun tiu absurdo. Li diris, ke la china politiko estas stabila, merkato granda, tial ghi ne povos bankroti. Post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo la china ekonomio ligighis kun la monda kaj disvolvighos en chiuj flankoj. Li kredas, ke Chinio estas promesplena.

S-ro Nakata, prezidanto de la Japana Asocio por Akcelo de Internacia Komerco, diris: "En la lastaj jaroj la japana kaj usona publiko jam chesis trumpeti pri 'bankroto de Chinio' kaj turnis sin al absurdo 'minaco de Chinio'. Kompreneble tie estas antaujugho de iuj personoj, tamen de alia flanko ghi montris, ke ekde reformado kaj pordmalfermo kaj precipe en la lastaj dekkelkaj jaroj la china popolo gvidate de la Komunista Partio de Chinio akiris mirindajn sukcesojn en sia ekonomia konstruado."

S-ro Nakata diris, ke en la lasta duonjarcento li chiam sin okupis pri japana-china komercado kaj spertis la tutan proceson de la ekonomia disvolvigho de Chinio. Li diris, ke kun ekonomia disvolvigho la internacia pozicio de Chinio levighas pli kaj pli alten kaj precipe post la 15-a kongreso de KPCh Chinio atingis grandajn sukcesojn en internaciaj politiko, ekonomio kaj kulturo. Tiuj sukcesoj ne povas disighi de la korekta gvidado de KPCh.

Li opinias, ke kun ekonomia disvolvigho de Chinio, en Japanio aperis tezo 'minaco de Chinio', kiu estas tute erara. La disvolvigho de Chinio donis al aliaj landoj multe da shancoj. Ekz. la china ekonomio kaj la japana estas favoraj unu al la alia. La dulanda komerca kvanto kreis rekordon kaj tiu fakto mem pruvis, ke Chinio minacas neniun.

La estonta izraelia ambasadoro en Chinio diris, ke potencigho de Chinio estas bona afero por la mondo kaj Izraelio volas vidi stabilan kaj prosperan Chinion. Li diris, ke lau la naciaj trajtoj la china nacio estas pacama, ne agresiva, kaj en la pasintaj 2 jarcentoj ghi estis chiam agresato. Li diris, ke se parolanto pri bankroto de Chinio estas senscia pri Chinio, do distrumpetanto pri minaco de Chinio estas tute senscia pri tiu lando.

"Chinio estos pli prospera"

Nova ghenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo diris antau nelonge al raportisto de Xinhua-novajhagentejo, ke Chinio estas lando granda kaj devoscia. Chinio jam akiris grandan progreson sur pluraj kampoj post sia membrigho al la Monda Komerca Organizo, malgrau ke ghi havas iujn plibonigendajn lokojn, fakte Chinio chiam disvolvighas sur la ghusta vojo.

Post 20-jara penado en reformado kaj pordmalfermo Chinio havigis al si certan materian kaj teknikan bazon kaj membrigho al la Monda Komerca Organizo estas grava decido de la china registaro por ke la china ekonomio pli bone kunfandighu kun la monda ekonomio.

La prezidanto de la Belga-China Ekonomi-Komerca Komisiono diris, ke la grandaj sukcesoj de Chinio akiritaj dum ghia reformado kaj pordmalfermo pruvis, ke la Komunista Partio de Chinio kaj la china registaro alprenis ghustan politikon. Li kredas, ke post la 16-a kongreso de KPCh Chinio daure plenumos la nunan politikon kaj pushos sian reformadon kaj pordmalfermon al pli alta nivelo, kaj rezulte de tio la moderniga konstruado de Chinio farighos pli rapida.

Kiel fakulo, kiu chiam penas akceli la ekonomian kunlaboron inter Chinio kaj Europo, li multe zorgas pri la perspektivo de la interrilatoj de la du flankoj. Li opinias, ke Europo kaj Chinio ambau estas gravaj fortoj sur la monda scenejo kaj ili havas grandan latentan forton por daura kunlaboro en multaj spacoj. Li diris, ke antaue li plurfoje vizitis Chinion kaj chiam spertis ghian progreson kaj sentis ghian impeton, tial li chiam estas fidoplena pri ghia disvolvigho.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!