Rapide disvolvighas ponto-konstruado en Chinio

La 26-an de septembro 2002 finkonstruighis la Huangshi-a Shosea Pontego super Yangzi-rivero kaj la 1-an de oktobro ekfunkciis la Jingzhou-a Pontego super Yangzi-riveroĦ­ En la 90-aj jaroj en Chinio aperis senprecedence granda tajdo de konstruado de fundamentaj instalajhoj kaj ponto-konstruado eniris en novan periodon. Tiam sole en Hubei-provinco aperis 9 novaj pontoj super Yangzi-rivero.

Ponto-konstruado en rapida disvolvigho

Zhaozhou-ponto, konstruita antau 1400 jaroj, estas fiero de la china popolo. Kvankam Chinio havas longan historion de pontokonstruado, tamen ghi estis ankorau postighinta tiuflanke. Antau naskigho de la nova Chinio veturi trans Yangzi-riveron sur ponto estis revo por la china popolo. La china registaro unue konstruis Wuhan-pontegon super Yangzi-rivero, kiu siatempe estis nomata la unua ponto super Yangzi-rivero. Post sia ekfunkcio en 1957, ghi ligis la Pekin-Wuhan-an Fervojon kun la Wuhan-Kantona Fervojo, kaj de tiam la du grandaj fervojoj farighis unu fervojo, t.e. la Pekin-Kantona Fervojo.

Post 38 jaroj en Wuhan aperis alia pontego super Yangzi-rivero. La tri urboj Hankou, Wuchang kaj Hanyang disigitaj de Yangzi-rivero, estis kunligitaj per rondvojo 28 km longa. Poste oni konstruis la 3-an kaj 4-an kaj nun preparas sin por konstrui la 5-an kaj 6-an pontegojn super Yangzi-rivero.

En 1968 super la torenta Yangzi-rivero aperis alia pontego en Nankino. Ghi estis projektita kaj konstruita de chinoj mem. Ghi, kiel la plej longa shose-fervoja ponto, siatempe estis registrita en Guinness-rekordo. Komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento finkonstruighis Jiujiang-pontego super Yangzi-rivero, kiu estas pli longa ol la Nankina. Antau la Nacia Festo de 2000 la tiel nomata jarcenta pontego finkonstruighis en Wuhu, kiu rompis la antauan rekordon. La Wuhan-a, Nankina, Jiujiang-a kaj Wuhu-a Pontegoj super Yangzi-rivero estas 4 mejloshtonoj en la historio de la pontokonstruado de Chinio.

Nun en chiuj gravaj urboj che Yangzi-rivero oriente de Yibin estas ponto super la rivero. Oni nombras 36 shoseajn, fervojajn kaj shose-fervojajn, grandajn kaj ekstreme grandajn pontojn super Yangzi-rivero. Oni povas rigardi ilin kiel muzeon de grandaj pontoj. Nun oni preparas sin ankau por konstruo de aliaj dekkelkaj pontoj.

Nun etendighas la gravaj Fervojoj Pekin-Shanhaja kaj Pekin-Jiulong-a kaj Shoseoj Pekin-Zhuhai-a kaj Shanghai-Chengdu-a. La imponaj fervojoj ludas gravan rolon por la ekonomia disvolvigho de la urboj kaj ligas diversajn lokojn de la lando. Ili kune formis trafikan reton sur la vasta teritorio de Chinio.

Atesto de reformado kaj pordmalfermo de Chinio

La pontokonstruado super Yangzi-rivero atestas grandajn pashojn de reformado kaj pordmalfermo de Chinio. Ni prenu la Wuhan-an Pontegon super Yangzi-rivero kiel ekzemplon. En Wuhan trovighas restajho de piliero, konstruita antau 3500 jaroj. En la periodo de la Chielpaca Regno (1851-1864) oni konstruis flosan ponton inter la Testuda Monto kaj la Serpenta Monto. D-ro Sun Yatsen, granda pioniro de la china revolucio, ja deziris konstrui ponton super Yangzi-rivero, kaj li enskribis tiun ideon en la projekton de landokonstruado, tamen pro malfortigho de la lando tio restis songho.

La Wuhan-a Pontego super Yangzi-rivero estis konstruita kun alilanda helpo. Siatempe ghi estis grava konstruo de Chinio. En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento por mem projekti kaj konstrui la Nankinan Pontegon super Yangzi-rivero Chinio uzis 8 jarojn. Naturaj katastrofoj kaj socia tumulto serioze malhelpis la ekonomian disvolvighon kaj pro tio evidente malrapidis konstruo de la trafikaj instalajhoj. En la unuaj 30 jaroj post naskigho de la nova Chinio estis nur kelkaj pontegoj super Yangzi-rivero, sed multaj aliaj pontoj aperis en la sekvantaj jaroj.

En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento por konstrui la Duan Wuhan-an Pontegon super Yangzi-rivero, grandan kaj malfacile konstrueblan, oni partoprenigis nur du tachmentojn de konstruistoj. Se siatempe oni decidis konstrui la unuan Wuhan-an Pontegon super Yangzi-rivero inter la Montoj Testuda kaj Serpenta nur pro teknikaj malfaciloj, nun Chinio kapablas konstrui ponton en ajna loko super la trunka fluejo de Yangzi-rivero. La Pontokonstrua Buroo sub la Fervoja Ministerio, kiu iam respondecis pri konstruo de la Wuhan-a kaj Nankina Pontegoj super Yangzi-rivero, nun povas konstrui ponton 1300 metrojn longan nur en unu monato. La granda progreso de la nacia industrio donas fortan apogon al pontokonstruado. Siatempe oni konstruis la Wuhan-an Pontegon super Yangzi-rivero el shtalo importita kaj la Nankinan duone el importita kaj duone el memproduktita, sed la Wuhu-an tute el memproduktita novtipa mangan-nioba shtalo n-ro 14, kies kvalito estas sama kiel la altnivela shtalo internacie.

La pontokonstruado super Yangzi-rivero montras ankau la rapidajn pashojn de reformado kaj pordmalfermo de Chinio. Oni konstruis la pontojn unue nur per la shtata investo, poste per mon-kolekto en diversaj lokoj, registara investo, popola mon-kolekto kaj enkonduko de eksterlanda kapitalo. En la pasintaj dekkelkaj jaroj oni konstruis pontojn plejparte per kapitalo kolektita de diversaj lokoj kaj la Yangzhong-a Pontego super Yangzi-rivero estis konstruita per mono kolektita de la popolo.

Subtenate de la Shtata Disvolva Banko kaj China Konstrua Banko, en 1999 komencighis la konstruado de la Huangshi-a Pontego super Yangzi-rivero.

La 26-an de septembro, 2002, miloj kaj dekmiloj da homoj sin direktis al la Huangshi-a Pontego super Yangzi-rivero, char la ponto realigis la revon de la loghantoj de Dabie-monto, kiu situas en la limregiono de Hubei-, Henan- kaj Anhui-provincoj. La loghantoj de Dabie-monto dum dekoj da jaroj revis eliri al la ekstera mondo kaj la finkostruigho de la ponto multe mallongigis la distancon inter Dabie-monto kaj Wuhan kaj utilas al la ekonomia disvolvigho de la montregiono.

Ponto ludas gravan rolon por ekonomia disvolvigho. Materialoj de trafika kaj trafik-administra departementoj montras, ke en la pasintaj pli ol 40 jaroj la Wuhan-a Pontego super Yangzi-rivero donis profiton de dek miliardoj da juanoj. Ambauflanke de la dua Wuhan-a Pontego super Yangzi-rivero antaue estis dezertaj kampoj, sed nun tie estas nova komerca centro de la urbo. La finkonstruigho de la Wuhu-a Pontego super Yangzi-rivero unuigis la tiean ekonomion kun tiu de la Delto de Yangzi-rivero, kie la ekonomio disvolvighas tre rapide.

La pontegoj multe influas ankau la vivon de la loghantoj. Statistiko montras, ke en Wuhan centoj da knaboj ricevis sian nomon Hanqiao, kiu signifas en la china lingvo Wuhan-an ponton, kaj pli ol 40 entreprenoj ekportis la nomon rilatan al la ponto kaj ankau 40 markoj portas bildon de la ponto. Krom tio, en Wuhan aperis ankau multaj entreprenoj, kiuj sin okupas pri esplorado kaj projektado de pontoj, fandado de shtalo uzata en pontokonstruado kaj aliaj. Tie jam formighis kompleta industrio de pontokonstruado. Tio donas multajn shancojn ankau al aliaj industrioj por disvolvigho.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!