La tutan energion al malricha loko

de YANG FEI

Antau 3 jaroj, kiel membro de la doktora servogrupo organizita de la Centra Komitato de la Komunisma Junulara Ligo de Chinio, Gao Guolan venis al antauurbo de Nanchang, chefurbo de Jiangxi-provinco, kaj eklaboris tie, kie ne estis strataj lampoj nek autobusoj.

"Chi tie la kondichoj estas malbonaj, tamen mi trovis la celon de mia vivo kaj realigis mian shanghighon de servanto al konstruanto. Chi tie mi konis la moralon havendan por novgeneraciaj intelektuloj."

Antau sia alveno shi hezitis, char shi ricevis du anoncojn en la sama tago, unu estis sendita de la Centra Komitato de la China Komunisma Junulara Ligo por membrigi shin al la doktora servogrupo kaj la alia sendita de la Kancerologia Centro de Usono, ke shi daurigu sian studon senpage en Usono. Antau tiuj du informiloj shi sendormis la tutan nokton.

Post longa pripensado shi decidis alighi al la doktora servogrupo. "Lerni alilande ja estas bona shanco, tamen membrigho al la doktora servogrupo kaj ekzerci min en la bazo estos utila por mia tuta vivo. Mi estas komunistino kaj devas obei la partion kaj kontribui al la popolo."

Julie de 1999 shi venis al la Kancerologia Hospitalo de Jiangxi-provinco. Chi tie shi devas kuraci malsanulojn, inspekti malsanulejon, fari operacion kaj diskuti pri kazoj de malsanoj, kaj ankau prelegi al kuracistoj kaj helpi aliajn medicinistojn en la operaciejo.

Post nelonge shi gajnis konfidon kaj de kamaradoj kaj de pacientoj. Multaj malsanuloj suferantaj de malfacile kuraceblaj malsanoj, vizitis shin. Iu virino suferis de ovaria kancero. Oni diris al shi, ke shia malsano estas nekuracebla kaj shi povas nur atendi la Morton. Shi vizitis Gao kun lasta espero. Gao atenteme faris por shi ekzamenon kaj analizon kaj decidis fari por shi la duafojan operacion, dank' al kio la 25-jara kancerulino ricevis la duan vivon.

Dum sia medicina laborado shi propraokule vidis, kiel malfacile la pacientoj pagis por kuracado kaj medikamentoj. Iuj manghis sekigitan rafanon ekskluzive por shpari monon por kuracado. "Mi kaj miaj kolegoj donacis monon, sed niaj donacajhoj estas multe malpli grandaj ol la bezono, tial mi postulas, ke chiuj medicinistoj devas zorgi pri la pagipovo de la pacientoj, kiel eble plej rapide kaj efike kuraci la enhospitalighintajn pacientojn kaj mallongigi la kuracperiodon." Shia faro malpliigis la enspezon de la hospitalo, sed varmigis la korojn de la pacientoj.

Dum sia laborado en Jiangxi Gao neniam preteratentis la teorian studon. Shi vizitis multe da malrichaj lokoj kaj propraokule vidis, ke en montregionoj oni urghe bezonas disvolvi la medicinan laboron. Shi multfoje gvidis kuracistan tachmenton turnean en tiuj lokoj.

Servante tie, shi multe maltrankvilis pri siaj edzo kaj filino en la hejmo malproksime de shi en Chengdu. Oktobre de 2000 shia filino enhospitalighis pro akuta abdomena malsano. La filino telefonis al shi: "Panjo, revenu kaj akompanu min." Sed pro granda okupiteco shi revenis hejmen nur kiam la malsano de la filino gravighis kaj oni nepre devis fari operacion al shi. Kiam shi hastis al la hospitalo, la filino jam kushis sur operacia tablo...

Antau malsuturo de la filino shi revenis Jiangxi. "Kiel patrino, mi tre bedauras, ke mi ne akompanis shin, kiam shi urghe bezonis min, sed mi estas kuracisto kaj chi tie multe da pacientoj bezonas min."

En Jiangxi Gao faris profundan esploradon, akiris grandajn sukcesojn kaj ricevis plurfoje premion de la provinca registaro. En la administrado shi donis bonan ekzemplon al la kolegoj. Shi postulas, ke neniu medicinisto akceptu donacon de la pacientoj. Chi-flanke shi persistis en la principo kaj indulgis neniun, pro tio shi shokis plurajn kolegojn.

Pro shia eminenta laborado kaj nobla moralo shi estis alte taksata de la gvidantoj de la provinca registaro. Aprile de 2000 la provinco alvokis, ke chiuj junaj scienc-teknikistoj lernu de Gao Guolan. "Tio estas granda kuraghigo kaj stimulo por mi," Gao diris.

Proksimighis fino de shia servado en Jiangxi kaj shi dronis denove en malkvieto. Shi sentis, ke shi jam ne povas disighi de la loko, ankau la loko deziris, ke shi restu.

Post serioza pripensado, shi decidis resti en Jiangxi. "Kompare kun mia patrina lernejo la laborkondichoj chi-tieaj estas malbonaj kaj mia enspezo estas multe malpli alta ol tiu de miaj kolegoj en la patrina lernejo. Kaj plie miaj familianoj estas en Chengdu kaj mia instruisto atendas min por ke mi daurigu lian aferon kaj ankau la lernejo planas promocii min al pli alta rango, sed ghuste la chi-tiea postighinteco bezonas la intelektulojn, kia mi, por shanghi la fizionomion de la loko. Mi devas disvolvi mian talenton en la loko, kie oni urghe bezonas min."

Por kulturi la lokajn medicinistojn Gao sukcese persvadis sian patrinan lernejon akcepti studentojn de Jiangxi kaj invitis fakulojn prelegi chi tie. Shi farighis instruisto de magistroj en la Jiangxi-a Medicina Instituto. Krom tio shi multe penadis por inviti famajn medicinistojn de Pekino kaj Shanhajo prelegi en Jiangxi.

En la pasinta jaro Gao farighis direktoro de la Tumorologia Hospitalo de Jiangxi-provinco. Dank' al shia scienca administrado la totala enspezo de la hospitalo duoblighis en 3 jaroj kaj la fundamentaj instalajhoj komplete shanghighis. Antau tri jaroj la pokapa monata enspezo de la hospitalo estis nur 200 juanoj, sed nun multe kreskis.

"Mi decidis enradikighi en Jiangxi kaj dedichos mian tutan energion al ghi, mia dua hejmloko," diris Gao.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!