Kvankam
ne shanghighis la chiutaga vivo, tamen por la zagrebanoj certe
okazas io neordinara: Pro la chi tie okazanta 86-a Universala
Kongreso de Esperanto (21-28-an, julio), subite en unu tago aperis
chie en la urbo esperantistoj kun kongresa sako en la mano kaj
speciala insigno che la brusto. La gasdigantaj urbanoj montras
sian amikecon
ne nur per sia afabla rideto, sed ankau regalante chiujn kongresanojn
per senpaga transportado per elektra tramo dum la kongresa semajno.
Dank' al efika organizado de LKK bone
iris la unuaj du-tagaj kongresaj programoj lauplane: registrado,
kunsido de UEA-komitato, elektado de nova estraro de UEA, interkona
vespero, kaj la impona solena inauguro. Pro tio ni kialoplene
atendas la sukceson de la kongreso.
|