La
9-an horon matene de la 21-a de julio, 2001, kiam la kongresanoj
ghuas la enhavon de sia kongresa sako che la akceptejo kaj salutas
amikojn, la komitatanoj de UEA jam komencis sian laboron en la
salono Hodler en la Hotelo Esplanade de Zagrebo.
Posttagmeze de la sama tago, elektighis
la nova estraro de UEA por la komenco de nova jarcento. La nova
estraro kun Renato Corsetti kiel prezidanto konsistas el 8 homoj
el Europo, Ameriko, Azio kaj Afriko.
En la nova chefstabo estas tri TEJO-prezidintoj,
Renato, Tonkin kaj Osibov, du UEA-prezidintoj, Tonkin kaj Lee.
47 UEA-komitatanoj partoprenis la vochdonadon.
Jen
la nova UEA-estraro
Prezidanto
|
D-ro
Renato Corsetti, Italio
|
O
|
Vicprezidantoj
|
D-ro
Lee Chong-Yeong, Koreio
|
Prof.
Humphrey Tonkin, Usono
|
Ghenerala
sekretario
|
Ivo
Osibov, Kroatio
|
O
|
Estraranoj
|
S-ino
Ans Bakker, Nederlando
|
S-ro
Koffi Gbeglo, Togolando
|
S-ro
Andrej Grigorjevskij, Ruslando
|
S-ino
Michela Lipari, Italio
|
|