|
Vespere de la 22-a de julio, la dua tago de la 86-a UK, la kongresanoj
pasigis neforgeseblajn du horojn spektante kroatajn tradiciajn
popolajn dancojn prezentitajn de profesiaj artistoj.
Certe altnivela estis la prezentado! La
kolorrichaj kaj diversstilaj kostumoj, saltantaj ritmoj, malpezaj
dancpashoj kaj ghojoplena muziko... Chiu programero gajnis longan
aplaudon. La dancoj prezentis, kiel la antikvaj kroatoj sin amuzis
post laboro, kiel gejunuloj enamighis ktp. Forte
impresis la kongresanojn muzikinstrumento el kompleta shafledo.
Lau
informo, la urba registaro ausbiciis la prezentadon, kiu restos
en memoro
de la kongresanoj por longa tempo.
Post la Nacia Vespero, iuj kongresanoj ankau
iris al Historia Muzeo de Zagrebo por ghui internacian folkloran
dancprezentadon, kiu dauris ghis meznokto.
|
|
|