Kompreneble
la chiujara Universala Kongreso de Esperanto estas bona shanco
por la partoprenantoj revidi malnovajn amikojn, renkonti novajn
konatojn kaj sperti Esperantecan etoson. En la Zagreba UK, por
eksterkroataj kongresanoj, estas neatenditaj eltrovoj, kiaj deveno
de kravato kaj tiu de dalmata hundo.
La
kravato
Malnovaj
kaj saghaj libroj atestas ke unu malgranda europa popolo konkeris
pli vastan spacon ol Ghingis Hhano au antikvaj romianoj. Tio okazis
meze de la 17-a jarcento silente, senbatale, sen malamo. La konkero
ekis de sia lulilo situanta inter la Panonia Ebenajho kaj la Adriatika
Maro kaj alvenis al multaj lokoj de la tiam konata mondo. Ankorau
hodiau oni povas vidi spurojn de tiu konkero. La simbolon de la
kroata popolo portas homoj sur la tuta planedo. Oni portas ghin
apud sia koro, inter la chemizo kaj la jako. Ghi chirkauprenas
onian kolon kiel karan amikon.
Chu vi ne sciis ke kravato devenas de
kroatoj? Dum la Tridekjara Milito (1618-1648) furiozis tra Europo,
ankau kroataj soldatoj estis entiritaj en tiun tragedion. Ili
alvenis al Parizo sub la konduko de sia banuso. Kiel parton de
sia tradicia uniformo karakterizmaniere ili portis chirkau la
kolo pitoreskan tukon. Tiu bela "kroata stilo" plachis
al parizanoj dum la epoko de Ludoviko la 14-a kaj ili akceptis
la novan vestajhparton, kiun ankau ili komencis porti (supre kun
streketo kaj maldekstre-supre kaj dekstre-sube -- x.h.) la Croate
(kroatmaniere). Tiu chi esprimo rapide farighis la radiko de la
franca vorto cravate. Tiel la kravato, kiel simbolo de fajneco
kaj eleganteco, eniris en la burghan modon kaj konkeris la tutan
Europon. Hodiau ghi troveblas en la tuta mondo.
Dalmataj
hundoj
Kroatio havas kvin autentajn, internacie
agnoskitajn hundospeciojn. Inter ili la plej fama sendube estas
dalmata hundo.
Dank' al filmoj pri 101 dalmatoj ghi ekestis
certe la plej ne nur kroate, sed ankau monde fama hundo. Homoj
tra la tuta mondo konas tiun blankan belulon kun nigraj makuloj,
sed malmultaj scias, ke ghi devenas el Kroatio. Ghia nomo tion
tute precize montras. Nome, Dalmatio estas suda, apudmara regiono
de Kroatio. En tiu chi blanka, shtona regiono, tute nature, sen
homa influo ekestis la dalmata hundospecio. Ghian aspekton ne
kreis homo, sed naturo. Pro tio ghi estas unu el la plej antikvaj
hundospecioj en la mondo.
La nomon ghi ricevis lau antikva dalmata
tribo vivinta en tiu regiono. La hundo mem unue nomighis ne dalmata
hundo, sed dubrovnika persekuthundo. Poste oni nomis ghin dalmata
birdchasanto, kaj la nomo dalmata hundo estis akceptita nur poste.
Homoj, kiuj bone konas la urbon Dubrovnik, unu el la plej belaj
urboj de la mondo, blanka kaj eleganta, samtempe de chiam nobla
kaj unuavice fiera pro sia libereco, tuj povas kompreni, ke en
tia medio ne povis kreski alispeca hundo ol ghuste tia, noblaaspekta,
bela, havanta harmoniajn liniojn, forta kaj rapida, sed sen forte
elstarantaj muskoloj. Dum pacaj tempoj ghi estis al kroataj nobeloj
ne nur akompananto sed ankau ornamajho, sed dum militaj tempoj
ghi estis kunbatalanto. En shtonaj regionoj de Dalmatio, kie pejzagho
estas blanka au griza, ghi estis preskau nevidebla landlima gardisto.
Pro sia kuragho ghi estis ege shatata
ankau en aliaj partoj de Kroatio. Ekzemple, en fama batalo che
Mohac en Hungario, kie la kroatoj kune kun la hungaroj batalis
kontrau turkoj, chiu kroata soldato surchevale havis ankau du
hundojn. La kroatoj perdis la batalon, sed la turkoj estis impresitaj
de tiuj hundoj, kaj la travivintajn ili kunportis al sia lando.
Kvankam dummilite ghi estis ege akra malamiko de chevaloj kaj
per siaj atakoj al ili ghi kauzis panikon en malamika armeo, dumpace
ghi bone harmoniis kun chevaloj. Ghi ege ghoje kuris apud au antau
kaleshoj. Pro sia bela aspekto kaj eble pro la harmonia kunvivado
kun la chevaloj, ghi estis ofta akompananto de nobeloj en diversaj
landoj, sed ne nur de nobeloj...
Fajrobrigadistoj akceptis ghin kiel membron
de siaj skipoj. Nome, dum la tempo kiam chevaloj tiris fajrobrigadistajn
charojn, la dalmataj hundoj kuris antaue kaj forpeladis la homojn
el la vojo. Usonaj fajrobrigadistoj ankorau hodiau havas ghin
kiel sian maskoton. Kvankam ghi estas ege fidela al siaj mastroj
kaj bona kunludanto de infanoj, Disney faris el ghi veran mondfamulon,
kiun preskau chiuj konas. Ankorau unu afero pri kiu vi certe ne
scias: ghi naskighas tute blanka kaj nur poste ricevas nigrajn
makulojn. Ghi devas esti nigra au blanka, sed por ghia beleco
estas ege grave, ke ghi havu nigran rondajhon chirkau siaj nigraj
okuloj.
|