Pluvo en la unua tago

La Dua Bulteno de la Gotenburga UK priskribas, ke en la urbo pluvo estas malofta. La svedaj samideanoj ja estas honestaj -- en la unua tago de la kongreso, la 26-an de julio, pluvis en Gotenburgo.

Kun ombrelo irante al la kongresejo, s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de China Esperanto-Ligo, kaj mi renkontighis kun samideanoj el Francio. Ili vojaghis aute jam kelkajn semajnojn. Same kiel en aliaj kongresoj, renkontigho kun alilandaj samideanoj che la kongresejo montras al ni, ke ni proksimighas al la plej granda Esperanta Festivalo, kiu okazas chiu-jare.

Che la gicheto afabla samideanino donis al ni la kongresajn sakojn, en kiuj estas la Unua Bulteno, la alighilo, la informiloj pri la Pekina UK. En la pasintaj monatoj, laborantoj de la China Esperanto-Ligo kaj redakcio de "El Popola Chinio" multe klopodis por fari ilin, kaj nun ni estas ghojaj, ke multaj samideanoj jam ghuas nian frukton.

(Yu Tao el Gotenburgo, Svedio)