La
chi-jara UK ricevis mesaghon de la Asista Ghenerala Direktoro
de Edukado de UNESKO kiel jene:
Kun granda plezuro mi, komisiite de la Ghenerala
Direktoro de UNESKO, hodiau sendas saluton al la partoprenantoj
de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto. Kiel vi scias,
UNESKO aljughas grandan gravecon al kunlaboro kun neregistaraj
organizoj, chu internaciaj chu naciaj, char ni same celas krei
solidarecon kaj interkomprenighon. Pro tio ni alte taksas niajn
multjarajn rilatojn kun la Universala Esperanto-Asocio, kiu
chiam aktivis por establi ligojn inter diversaj popoloj, tiel
kontribuante al internaciaj interkomprenigho kaj paco. UNESKO
rigardas lingvojn kiel kanalojn de dialogo kaj do de interkomprenigho.
Pacaj interrilatoj inter la nacioj de la mondo nepras en la
nuntempo, kaj lingvo kaj kulturo estas la shlosilaj elementoj
de internacia dialogo.
Chiu lingvo estas kaj esprimo de la kulturo de
komunumo kaj ilo por konservi tiun kulturon por postaj generacioj.
Chiu lingvo en la mondo prezentas unikan manieron percepti la
realon. Estas danghero, ke multaj el tiuj lingvoj, protektantoj
de diverseco, malaperos dum la venontaj jaroj, se ni ne multe
penos por ilin konservi.
Per tio, ke ghi stimulas komunikmetodon, la Esperanto-movado
helpas konstrui pontojn de interkomprenigho inter diversaj popoloj
kaj kulturoj. Tiumaniere Esperanto helpas montri, ke unueco
kaj diverseco eblas kaj fakte necesas. Mi gratulas la Universalan
Esperanto-Asocion pro tiu iniciato kaj mi deziras al la kongreso
chian sukceson.
(John
Daniel el Parizo)
|