|  
                  En 
                  intertempo de programeroj venis al la gicheto de pekina UK prof. 
                  Reinhard Selten, gajninto de Nobel-premio en 1994. S-ro Selten 
                  diris, ke li jam kelkfoje vizitis Chinion. Li vizitis Pekinon, 
                  Shanhajon ktp, vidis multajn pitoreskejojn, ghuis chinajn manghajhojn 
                  bongustajn. Che la gicheto, s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de 
                  la China Esperanto-Ligo donacis al li kaj lia edzino bildlibron 
                  "Antikvaj Vidindajhoj de Pekino", nove eldonita speciale 
                  por la venonta UK en Pekino. Ankau Yu Tao, ghenerala sekretario 
                  de la China Esperanto-Ligo, invitis la geedzojn partopreni la 
                  89-an UK en Pekino kaj fari prelegon por la Internacia Kongresa 
                  Universitato de la Pekina UK.
                
  
                   (Chen 
                    Ji el Gotenburgo, Svedio)  
                 
               |