|  
                  La 
                  amaskomunikiloj daure donis atenton al la 88-a UK. En la 29-a 
                  de julio la sveda televizio sekvis multajn fakkunsidojn kaj 
                  petis la kunvenantojn grupighi por grupfoto kaj filmis ilin. 
                  La sveda televizio ankau preparas programon, kvankam ghi ne 
                  temos pri la kongreso, tamen pri la homoj, kiuj okupighas pri 
                  Esperanto, pri la vasteco de interesoj inter esperantistoj.
                
  Jam de kelkaj tagoj sekvas la kongreson kaj intervjuas 
                  esperantistojn Maximilian Moll de la prestigha franca-germana 
                  televida kanalo ARTE. Ankau lia celo estas pli ghenerala ol 
                  la laboroj de la kongreso. Li interesighas speciale pri Esperanto-parolantaj 
                  familioj kaj la avantaghoj, kiujn la infanoj en tiaj familioj 
                  eventuale ricevas per frua parolado de Esperanto.
                  La 29-an de julio alvenis Ginanne Brownell, jhurnalistino 
                  che la usona magazino Newsweek, kun la celo skribi artikolon 
                  pri Esperanto, bazitan sur propraj spertoj de partopreno en 
                  Esperanto-kongreso kaj intervjuoj kun faktaj uzantoj de Esperanto. 
                  Yu Tao, ghenerala sekretario de la China Esperanto-Ligo akceptis 
                  shian intervujon.
                  Pri la 88-a UK en Gotenburgo raportis ankau la 
                  Xinhua-a Novajh-agentejo, plej granda novajh-agentejo de Chinio. 
                  
                   (Chen 
                    Ji el Gotenburgo, Svedio)  
                 
               |