Posttagmeze de la 28-a de julio okazis en la salono
Lapenna la fervojista kunveno, kun partopreno de 50 personoj
el 16 landoj. La kunvenon gvidis ingh. Istvan Guljas, vicprezidanto
de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio(IFEF). Li raportis
pri la 55-a IFEF-kongreso okazinta en majo en la germana urbo
Dresden. Li informis la partoprenantojn pri la sekvontjaraj
IFEF-kongresoj, kies planitaj lokoj estas Sopran, Hungario (2004);
Brakovo, Rumanio (2005); kaj Pekino, Chinio (2006). Sekvis 20-minuta,
tre interesa fakprelego de s-ro E. H. Olsen kun la titolo "Kelkaj
similecoj kaj diferencoj inter la nordiaj fervojoj".
La alparolantoj vigle interesighis pri la fervojaj
vojagheblecoj al la IFEF-kongreso en Pekino. Iuj proponis aviadile
vojaghi kaj aliaj preferis uzi fervojon kaj aviadilon kombinite.
Menciindas, ke IFEF havas fervojan terminaron kun 16 mil fakesprimoj,
tradukitaj je 19 lingvoj. La cheestantoj favore akceptis tiun
chi informon. Oni parolis pri la estonto de la fervojista E-movado.
Fine la gvidanto de la kunveno denove esprimis la malfermitecon
por membrigi al IFEF ankau aliajn trafikajn esperantistojn.
(Chen
Ji)
|