En la pasinta jaro post la 87-a UK, la China Esperanto-Ligo
(ChEL) kaj lokaj E-asocioj kaj esperantistoj aktive faris preparojn
por la UK en 2004 kaj vaste diskonigis Esperanton.
1. Preparado por la 89-a UK en 2004
(1) En novembro 2002, ChEL akceptis s-ron Nikola
el UEA, kun kiu ChEL interkonsilighis kaj diskutis pri la preparlaboro
de la Pekina UK. Nikola esploris la kongresejon, hotelojn kaj
aliajn instalajhojn, kaj kontaktighis kun flug-kompanio, turisma
servo ktp.
(2) La konstantaj komitatanoj de ChEL plurfoje
diskutis pri la preparaj laboroj kaj fondo de provizora Loka
Kongresa Komitato.
(3) ChEL kolektis en "La Mondo" (organo
de ChEL) projektojn de la kongresa emblemo. Post selektado Ghi
certigis unu el ili, kiun sankciis UEA.
(4) Aprile de la kuranta jaro ekfunkciis la TTT-ejo
servanta speciale por la UK en 2004. www.espero.com.cn/uk2004/
(5) Estis pretaj la Unua Bulteno, kongresa afisho
kaj kelkaj informiloj. Nun la Dua Bulteno estas en preparado.
(6) Por diskonigi la 89-an UK kaj la kongresan
urbon Pekino, ChEL faris du diskojn pri Chinio kaj Pekino, la
Pekina Eeperanto-Asocio pretigis gvidlibron pri Pekino.
(7) La Alta Protektanto kaj membroj de la Honora
Komitato de la UK nun estas invitataj. Shtata gvidanto de Chinio
funkcios kiel Alta Protektanto de la Pekina UK.
(8) Estas preta la plano pri kulturado kaj trejnado
de laborantoj kaj volontuloj por la UK.
(9) Arangho de kongresejo, hoteloj, ekskursoj,
flug-kompanio estas farata.
2. La china E-movado en nova disvolvigho
(1) En la lasta jaro okazis kelkaj regionaj E-kongresoj,
kiuj ludis pozitivan rolon por disvastigo kaj instruado de Esperanto
kaj vigligo de la movado.
Fine de 2002 en Kantono okazis la kunveno por festi
la 20-jarighon de la Guangdong-a kaj Kantona Esperanto-Asocioj.
Samtempe okazis la 2-a Simpozio de Esperanto-Kultura Interfluo,
organizita de E-Asocioj de Guangdong, Guangxi, Hainan, Hunan,
Hubei kaj Jiangxi. En la simpozio oni diskutis pri la UK en
2004, kultura intershangho, interreto, turismo kaj komerco.
De oktobro 2002 ghis marto 2003 esperantistoj en
nordorienta Chinio havis tri konversaciajn kunloghojn. Tia aktivado
vigligis la lokan E-movadon kaj altigis ilian nivelon de konversacio.
Maje okazis en Yueyang de Hunan-provinco E-renkontigho
de centra Chinio kun diskuta temo de Esperantaj kulturo, ekonomio
kaj turismo.
(2) Por sukcesigi la UK en 2004, la lokaj E-asocioj
kaj individuoj chiumaniere disvastigas Esperanton. Ekzemple,
esperantisto Li Dugong el la urbo Chengdu faras longdistancan
Esperantan vojaghon per biciklado de Chengdu, sudokcidenta Chinio,
al Yanji, nordorienta Chinio, kie okazos la 5-a China Kongreso
de Esperanto. Lia tuta vojagho bezonas duonjaron. La Pekina
E-Asocio aranghis raportojn pri Esperanto en la Nacia Biblioteko,
la Pekina Normala Universitato kaj aliaj institucioj. La Shanhaja
E-Asocio kaj la Chongqing-a E-Asocio fondis E-kursojn. Esperanta
konsultigha aktivado kaj Esperanta Pokalo de Invita Konkurso
pri china shako okazis en la bela urbo Hangzhou, Zhejiang-provinco.
La Esperanto-ekspozicio de Infana Arto kaj Esperanto-ekspozicio
de Jhurnaloj kaj Fotoj okazis en Nankino, Jiangsu-provinco,
kaj Chengdu, Sichuan-provinco. S-ro Zhang Minniu, ghenarala
sekretario de la Lianyungang-a E-Asocio en Jiangsu-provinco,
je sia propra elspezo, starigis Esperantan tabulon sur movoplena
strato kaj disdonis materialojn pri Esperanto.
(3) Esperanto-instruado estas vigle farata. La
Esperanto-Asocio de Pekino, Tianjin, Shanhajo, Shanxi, Kantono,
Zhenjiang, Liaoning, Dandong kaj aliaj lokoj starigis diversajn
E-kursojn.
(4) Provincaj Esperanto-Asocioj kaj individuoj
daurigas aperigon de Esperanto-periodajhoj kaj bultenoj, ekzemple:
Verda Stelo, Versa Spiko, Verda Stepo, Agadu, Esperanto-movado
en Gansu, Tajvana Esperantisto, Verda Pekino, Verda Lumo, Esperanto
Aktivas, Penseo, Esperanto en Nova Erao kaj Fervojista Esperantisto.
(5) Universitatoj instruas Esperanton kiel nedevigan
studobjekton, ekz: la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato,
Shandong-a Universitato, Dalian-a Universitato, Hefei-a Industria
Universitato, Jimei-universitato, Liaoning-a Financa Universitato
kaj Tonghua-a Normala Universitato.
(6) Krom la E-retpaghoj de EPCh la China Interreta
Informo-Centro kaj China Radio Internacia, estas ankau retpaghoj
flegataj de lokaj Esperanto-asocioj kaj individuoj. Multaj homoj
ekkonas Esperanton sur interreto kaj komencis lerni nian lingvon
sur la reto.
(7) Kontaktoj inter chinoj kaj alilandanoj multighas.
Esperantistoj el pli ol dek landoj vizitis Chinion. Kelkdek
chinaj esperantistoj cheestis la 3-an Azian Kongreson de Esperanto
en Seulo, Koreio. Invitite de la Inchon-a Esperanto-Asocio de
Koreio, du membroj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio vizitis
Koreion. La Yanbian-a Esperanto-Asocio en Jilin-provinco kaj
la Taejon-a E-Asocio de Koreio ghemelighis.
(8) En augusto la Komuna Seminario de
Chinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj Esperantistoj okazos en la
urbo Yanji, nordorienta Chinio, kaj en oktobro ankau la 5-a
China Kongreso de Esperanto tie.
|